Paragvajo (rivero)

rivero en Argentino, Brazilo, kaj Paragvajo
(Alidirektita el Rivero Paragvajo)

Paragvajo estas rivero en Sud-Ameriko. Ĝi estas la ĉefa rivero de Paragvajo. Ĝia fonto estas en Brazilo, post mallonga trairo de Bolivio ĝi trairas Paragvajon de nordo al sudo, poste konsistigas la sudan landlimon de Paragvajo (al Argentino) kaj fine en Argentino de-dekstre fluas en riveron Parano (Paraná).

Paragvajo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 621 km
Fluo
Enfluejo Parano
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Suda Mato-Groso
Map
vdr
Ponto trans la Paragvaja Rivero inter Bolivio kaj Brazilo

Ĝia hispana nomo estas Paraguay, ĝia portugala nomo Paraguai. Ĝi longas 2.625 km; ĝia baseno ampleksas proksimume 900.000 km².

Mapeto de la rivero

Ĉar en Paragvaja Rivero ne estas akvobaraĵoj por centraloj, ĝi estas senprobleme navigebla kaj provizas al Bolivio kaj Paragvajo ekonomie gravan aliron al la Atlantiko.

Vidu ankaŭ redakti