La Songhua (ĉine 松花江, pinjine: Sōnghuā Jiāng) estas ĉ. 1.927 km longa rivero en Ĉinio (orienta Azio).

Songhua
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 434 km
Fluo
Enfluejo Amuro
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Hejlongĝjango
Map
vdr
Situo

Ĝi fontas en la Changbai-montaro proksime al la ĉina-nordkoreia landlimo kaj trafluas nordorientan Ĉinion – unuafoje en direkto de nordokcidento kaj poste nordoriento. Tiel la akvo fluas tra Manĝurio kaj ankaŭ la milionloĝantan urbon Harbin. Finfine la rivero alfluas la ĉinan-rusan limriveron Heilong (ruse Amur), kies plej grava alfluanto ĝi estas.

La plej longa alfluanto de Songhua estas la rivero Nen.

La 13-an de novembro 2005, Songhua poluiĝis pro serio de eksplodoj en la kemia fabriko de urbo Jilin per benzolo kaj nitrobenzolo. Laŭ oficialaj sciigoj, la riveron alfluis 100 tunoj da benzolo. La 24-an de novembro, la venena tapiŝo atingis la grandurbon Harbin, kie oni ĉesigis la akvoprovizadon. La ĉina registaro malkaŝis la akcidenton nur post unu semajno. La poluita akvo verŝajne komence de decembro atingas Rusion kaj alfluas la riveron Amur ĉe Ĥabarovsk.

Songhua River, just east of Harbin. Oxbow lakes are common sights along the sides of the river.