Usk (rivero)

(Alidirektita el Rivero Usk)

Usk (kimre Afon Wysg) estas rivero de orienta Kimrio.

Usk (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 112 km
Fluo
Geografio
Landoj Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Regionoj Monmouthshire
Map
vdr
Rivero Usk proksime al Abergavenny

Rivero Usk fluas tra Brecon, Crickhowell, Abergavenny, Usk, Caerleon kaj Newport.

Apud kaj proksime al la rivero troveblas multaj lokoj de arkeologia intereso. Iam sur Usk veturis komercaj ŝipoj. En julio 2002 oni trovis restaĵojn de ŝipo de la 15-a jarcento ĉe Newport.

La rivero gravas pro siaj faŭno kaj plantoj.

Inter la legendoj en kiuj la rivero rolas estas komika anekdoto en kiu Gawain nerekonate ĵetas sian onklon Reĝon Arturon en Rivero Usk, kaj poste devis ekspliki al ties edzino Ginevra kial Arturo tiom malsekas.