La Rivero Uzbojo (foje nomita Uzboj; uzbeke Oʻzboʻy, ruse Узбой) estis alfluanto de la rivero Amudarjo kiu fluis tra la nordokcidenta parto de la dezerto Karakumo de Turkmenio ĝis la 17a jarcento, kiam ĝi subite sekiĝis, detruante la procezon de la civilizo Ĥorezmo kiu ĝis tiam disvolviĝis ĉe ties bordoj. (Ĝi estis parto de la antikva regiono Dahistano.)

Uzbojo (nomita tie Bras de Tokai) fluanta el Amudarjo (GihonOxus) al la Kaspia Maro, montrita ĉe la limoj de la Ĥanlando de Ĥiva (Ĥorezmo), sur franca mapo de 1734.

Nune seka riverkanalo kaj centro por arkeologiaj elfosaĵoj, la Uzbojo fluis ĉirkaŭ 750 kilometrojn, el branĉo en la Amudarja Rivero tra la Lago Sarikamiŝo al la Kaspia Maro.[1][2] Riverborda civilizo ekzistis laŭlonge de la bordo de la rivero el almenaŭ la 5a jarcento a.K. ĝis la 17a jarcento, kiam la akvo kiu ĝis tiam venis al Uzbojo subite haltigis fluon for el la ĉefa fluejo de la Amudarjo. La Uzbojo forsekiĝis, kaj la popoloj kiuj estis loĝantaj la riverbordojn ankaŭ subite disiĝis, kaj la survivantoj iĝis nomadaj dezertoloĝantoj.[3]

En la komencaj 1950-aj jaroj, ekkonstruiĝis Turkmenia Kanalo por irigacio iom laŭ la riverejo de la iama Uzbojo. Tamen, la projekto estis abandonita tuj post la morto de Josif Stalin en 1953; poste, oni realigis la projekton kiel Karakuma Kanalo konstruita laŭlonge de tute diferenca, multe pli suda, vojo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Tsvetsinskaya E.A., Vainberg B.I., V. Glushko E.V. "An integrated assessment of landscape evolution, long-term climate variability, and land use in the Amudarya Prisarykamysh delta", Journal of Arid Environments (2002) 51: 363–381 [1] Arkivigite je 2010-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Muradov, Ruslan "Mysteries of Dehistan", Turkmenistan (2009): [2]

Referencoj redakti

  1. Letole, Rene, et al., "Uzboy and the Aral regressions: A hydrological approach", Quaternary International, Marto 2007
  2. Kozubov, Robert. Uzboy. Turkmenistan International Magazine (Novembro 2007).
  3. Kapuściński, Ryszard, "Imperium", pp 65–69