Vjatka

rivero en la eŭropa parto de Rusio, en Udmurtio, Kirova provinco kaj Tatario (Tatarstano)
(Alidirektita el Rivero Vjatka)

Vjatka (ruse Вятка [Vjatka]; tatare Нократ, Noqrat; marie Виче [Viĉe]; udmurte Ватка [Vatka]) estas rivero en Rusio. Ĝi situas en Udmurtio, Kirova provinco kaj Tatario. Ĝi alfluas la riveron Kama proksime al la urbo Mamadiŝ.

Vjatka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 314 km
Akvokolekta areo 129 000 km²
Averaĝa trafluo 890 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 240 m
Enfluejo Kama ĉe
Mamadiŝ
- Alteco 53 m
Geografio
Alfluantoj Moloma, Ĉepca
Map
Rivero en Eŭropo
vdr
Mapo de Volga regiono, kie Vjatka rivero estas markita

Urboj redakti

La plej grava urbo ĉe Vjatka estas Kirov (ĉ. 500mil loĝantoj), la ĉefurbo de la samnoma provinco.

 
Vjatka apud Kirov