Slavea Rivero

(Alidirektita el Rivero de la Sklavoj)

La Slavea Rivero aŭ minuskle slavea rivero, origine en la angla Slave River, estas rivero de Kanado kiu fluas el la Lago Atabaska en nordorienta Alberto kaj enfluas en la Grandan Slavean Lagon en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado.

Slavea Rivero
rivero
Bazaj informoj
Longeco 434 km
Akvokolekta areo 616 400 km²
Averaĝa trafluo 3 414 m³/s
Fluo
Fonto Atabaska Lago
Enfluejo en la Grandan Slavean Lagon
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Alberto
Map
vdr
Baseno de la Slavea Rivero
Amerikaj blankaj pelikanoj fiŝkapte ĉe la Rapidfluoj de la Dronitoj en la rivero

La nomo de la rivero kaj ankaŭ de la lago aludas al la popolo de la slavea grupo de deneoj, unu el la Unuaj nacioj[1]. Angle la etno nomiĝas Slavey, sed jam la angla nomo Slave River por la rivero favorigis la misan koncepton ke povus temi pri sklaveco, misa signifo kiu plutransportiĝis al aliaj lingvoj.

Notoj redakti

  1. Slave River. (2006). In Encyclopædia Britannica. Konsultita la 12-an de septembro 2006, el Encyclopædia Britannica Premium Service