Riverujorojujo estas natura pliprofundiĝo de la tera surfaco, kiu utilas kiel fluejo.

Rojujo de rojo
Riverujo de rivero Bystřice
"Kial riveroj serpentumas?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

La mezuroj de la ujo, profundeco de la akvo kaj larĝeco de la riverujo, dependas ĉefe de la flurapideco. Tiel la erozia kaj algluiga efiko de la riverakvo influas la riverujon kaj la pejzaĝon.

Iuj riveroj forportas ŝtonetojn kaj roketojn. Dum tiaj ŝtonetoj moviĝas en la riverujo, ties fundo estas skrapita, kaj modifiĝas al diversaj valtipoj. Aliajn fojojn pro sedimentoj en meandroj kiu ŝtopas la akvofluon la akvo devas serĉi alian vojn kaj la riverujo translokiĝas, tio estas ŝanĝas sian precizan lokon. Aliajn fojojn estas homo, kiu ŝanĝas pro diversaj kialoj la vojon de la riverujo, kiel ekzemple por konstrui akvobaraĵojn, por konstrui akvumajn sistemojn por agrikulturo, por eviti naturajn katastrofojn, kiel ĵuse en Ĉinio ktp.

Oni nomas riverujo ankaŭ sekiĝintajn riverujojn, en kiuj ne plu aŭ ne ĉiam fluas akvo; tiam tiuj lokoj estas gravaj por scienca studo: paleogeologiopaleontologio. En Azio kaj Afriko tiajn sekajn valojn oni nomas uedo, sed tiuj ofte rekondukas akvon, se subite pluvas eĉ en tre sekaj regionoj.

Konataj riverujoj redakti

Vidu ankaŭ redakti