Rize (greke Ρίζα, Riza, signifas "deklivo, montoflanko", kartvele რიზე, armene Ռիզե) estas urbo en nordorienta Turkio. Ĝi estas administra centro de la provinco Rize. La malnova urbonomo estas Rhizaeum.

Rize
urbo • urbego • municipo • distrikto de Turkio
Rize (Turkio)
Rize (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Nigra Mara regiono
Provinco Provinco Rize
Geografia situo 41° 1′ N, 40° 31′ O (mapo)41.02472222222240.522222222222Koordinatoj: 41° 1′ N, 40° 31′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 6 m
Loĝantaro 78144 (en 2000)
Poŝtkodo 53
Telefona kodo (0090)+ 464
Aŭtokodo 53
Estro Halil Bakırcı
Retpaĝaro http://www.rize.bel.tr
vdr

La urbo situas sur arbara monta flanko kaj etendiĝas ĝis la maro. La klimato estas milda, la plantaro estas abunda. La urbo Trabzon situas 66 km okcidente, Hopa 88 km oriente (proksime al la armena limo), Erzurum sude.

Ĉefa branĉo de la loka ekonomio estas la kultivado de teo, kiun oni prilaboras en la urbo. La kultivado de tearbustoj estis enkondukita en la 1940-aj jaroj, en 1958 oni fondis esploran insituton por evoluigi tion. Oni kultivas tie ankaŭ kivion. Alia grava ekonomia branĉo de Rize estas la fiŝkaptado.

Vivis en la urbo redakti

Nombroj de loĝantoj redakti

Jaro Loĝantoj
1975 36 044
1980 43 407
1985 50 221
1990 52 031
1997 73 420
2000 78 144