Rizlakto estas plantolakto farita el rizo. Ĝi estas plejparte farita el nerafinita rizo kaj ofte sensukera. La dolĉeco en la plej multaj rizaj laktaj variaĵoj estas generita de natura enzimata procezo kiu fendas la karbonhidratojn en sukeroj, precipe glukozo, simila al la japana amazake. Kelkaj rizlaktoj tamen povas esti dolĉigitaj per sukerkana siropo aŭ aliaj sukeroj.

Glaso da rizlakto.

Kompare kun bovina lakto, rizlakto enhavas pli da karbonhidratoj, sed ne enhavas signifajn kvantojn de kalcioproteino, kaj sen kolesterololaktozo. Komercaj markoj de riza lakto ofte estas fortikigitaj per vitaminoj kaj mineraloj, inkluzive kalcion, vitaminon B12, vitaminon B3 kaj feron.

Rizlakto ofte estas konsumita de homoj, kiuj estas netoleremaj al laktozo, alergiaj al sojfabo aŭ al lakto.