Roĥo de Montpeliero

kristana sanktulo

Sankta Roĥo (latine Sanctus Rochus, france Saint Roch) de Montpellier estis katolika sanktulo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1295 kaj mortis en 1327 (en literaturo oni trovas ankaŭ aliajn datojn - de naskiĝo inter 1340 kaj 1350 kaj de morto en 1377 aŭ 1378).

Sankta
Roĥo de Montpeliero
Sanktulo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1295
en Monpeljero, graflando Rosselló,  Kronlando de Aragono
Morto 16-an de aŭgusto 1327 (1327-08-16)
en Monpeljero
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva okcitana lingvo • franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Sanktulo
Festotago 16-a de aŭgusto
Atributoj pesto-cikatro; vestaĵo de pilgrimulo; hundo kun pano
Patroneco pest-malsanuloj, infektitoj, handikapuloj kaj aliaj malsanuloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ legendoj li helpis malsanulojn, kiuj suferis pro pesto. Pro tio li estas katolika patrono de pest-malsanuloj, infektitoj, handikapuloj kaj aliaj malsanuloj. Lia populareco, origine en centra kaj norda Italio kaj ĉe Montpellier, disvastiĝis tra Hispanio, Francujo, Libano, la Malaltaj Landoj, Brazilo kaj Germanujo, kie li ofte estis interpolita en la liston de la dek kvar sanktaj helpantoj en mizero, kaj lia honoregado disvastiĝis post la Nigra morto. Laŭlegende li mem estis infektita de pesto kaj savita de hundo, kiu portis al li panon, kiam li retiriĝis de homoj por ne infekti ilin. Pro tio la franca lingvo konservas diraĵon pri "S-ta Roĥo kaj lia hundo", kvazaŭ tre fidelaj kunuloj.

Sankta Roĥo estas bildigata sur multaj pestkolonoj.

Li ricevis renovigitan atenton kaj apartan kulton dum la kronvirusa pandemio de 2019-2021.[1][2][3]

Lia katolika nomfesto estas la 16-a de aŭgusto.

La historia vero pri Sankta Roĥo redakti

Laŭ la serĉoj de la Belgia historiisto Pierre Bolle (2001), kiuj hodiaŭ prezentas la plej kompletan laboron pri la vivo de tiu sanktulo, Sankta Roĥo ne estas proprasence historia sanktulo, sed "kopio" de sanktulo pli antikva, Sankta Raŝo de Autun, kiu vivis antaŭ la jaro 1000. Per rigora historia metodo, Bolle klarigis, kiuj el la hagiografioj estis la plej antikvaj kaj kiuj havis pli novajn ŝanĝojn kaj komplementojn. Invokita kontraŭ ŝtormoj, la figuro de Raŝo estus la bazo de la nomo (Raŝo/Roĥo), kaj ankaŭ de la funkcio de Sankta Roĥo (kontraŭ pestoj), ĉar per aferezo de la franca vorto "tempeste" (ŝtormo) oni formas "-peste" (pesto): estas facile iri de "Sankta Raŝo" kiu protektas kontraŭ "tempeste" (ŝtormo) ĝis "Sankta Roĥo" kiu protektas kontraŭ "peste" (pesto), ankaŭ kun la helpo de mezepokaj teorioj pri medicino (laŭ kiuj "malbona aŭ korupta aero" povas kaŭzi malsanon per rompo de la ekvilibro en la homa korpo).

La tezo de Bolle kaŭzis revolucion en la studoj pri tiu sanktulo, malgraŭ la fakto, ke tiaj situacioj ("duoblaj" sanktuloj: homonimoj kiel bazo por la kreo de nova sanktulo) estas bone konataj (ekz. Sankta Vincent de Agen kaj Sankta Alban de Namur).


 
Sankta Roĥo, Scilla (Italio).
 
Tombo de Sankta Roĥo en Venecio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Coronavirus draws prayers to saints who cared for plague victims", Catholic Sun, Majo 17a de 2020. Kontrolita 22a de aŭgusto 2021.
  2. Doino Jr., William, "The best saints to pray to during a pandemic", Catholic Herald, 19a de marto 2020. Kontrolita 22a de aŭgusto 2021.
  3. "Bishop Jugis asks for intercessory prayer to end coronavirus", Catholic News Herald, Marto 16a de 2020. Kontrolita 22a de aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti