Robert Bakewell
Robert Bakewell (naskiĝis la 28-an de majo 1725 en Loughborough, mortis la 1-an de oktobro 1795) estis brita agronomo. Li estis unu el la unuaj, kiuj zorgis pri scienca selektado de brutaro por plibonigi rasojn de ŝafoj, ĉevaloj, bovoj. Li kreis rason de ŝafo: Dishley Leicester. Li celis produktigi pli da viando, pli ol la lanon aŭ la lakton. Li uzis enkruciĝon kaj bestoselektadon.
Robert Bakewell | |
---|---|
![]() Bakewell far John Boultbee | |
Persona informo | |
Nomo | Robert Bakewell |
Dato de naskiĝo | 28-a de majo 1725 |
Naskiĝloko | Loughborough |
Dato de morto | 1-a de oktobro 1795 |
Aĝo je morto | 70 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | agronomo |
Geografio | |
Ŝtato | brita |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Li estas agnoskita kiel unu el la plej gravaj fakuloj pri agronomio de la brita agrikultura revolucio, kiu okazis inter la 15-a kaj 19-a jarcentoj.