Robert Brown (botanikisto)

skota botanikisto
(Alidirektita el Robert Brown (botanisto))

Robert Brown (n. la 21-an de decembro 1773 en Montrose (Angus); m. la 10-an de junio 1858 en Londono) estis skota botanikisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas "R. BR.".

Robert Brown
Persona informo
Robert Brown
Naskiĝo 21-an de decembro 1773 (1773-12-21)
en Montrose
Morto 10-an de junio 1858 (1858-06-10) (84-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Lingvoj latinatelugua vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universidad Estatal de Sonora • Universitato de Aberdeen • University of Aberdeen School of Medicine • Montrose Academy • Marischal College vd
Memorigilo Robert Brown (botanikisto)
Profesio
Okupo botanikisto • filikisto • briofitologo • kirurgo • fungosciencisto • natursciencisto vd
Laborkampo plantoscienco • planta fiziologio • Kriptogamoj • mikroskopio vd
Doktoreca konsilisto Joseph Banks vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Robert Brown studis en la universitato de Edinburgo medicinon kaj botanikon. Dum la jaro 1795 li iĝis armea kuracisto en Irlando. Tie li kolektis multnombrajn plantojn kaj renkontis la londonan botanikiston Sir Joseph Banks, kiu ebligis al li la partoprenon de vojaĝo al Aŭstralio sur esplora kaj kartografia ŝipo. Brown tie kolektis kaj studis inter la jaroj 1801 kaj 1805 preskaŭ 400 botanike plejparte nekonatajn plantospeciojn. Post sia reveno al Eŭropo li ĝis la jaro 1810 okupiĝis pri la sistemigo kaj prilaboro de tiu kolekto, fine publikigis siajn rezultojn kaj poste kiel bibliotekisto de la "Linea Societo de Londono" ankaŭ administris la ampleksajn kolektojn de Joseph Banks je libroj kaj plantoj. Post la morto de Joseph Banks ties kolektoj transiris al la Brita Muzeo, kaj Robert Brown tie ricevis postenon kiel bibliotekisto kaj gvidanto de la botanikaj kolektoj. Inter la jaroj 1849 kaj 1851 Robert Brown estis la prezidanto de la "Linea Societo de Londono" kaj publikigis multnombrajn sciencajn verkojn.

Inter la unuaj sciencaj esploroj de Robert Brown estis la ekzamenado de la muskoj, kiuj tiutempe ankoraŭ tre malsufiĉe estis studitaj. Li konsciigis, ke ankaŭ por la sistema ordigo de la plantoj laŭ la natura sistemo de laboroj de Augustin-Pyrame de Candolle ekzaktaj histologiaj-morfologiaj studoj helpe de mikroskopo estas granda helpo. Sekve li sukcesis pri decidaj malkovroj rilate al la planta morfologio.

Dum la studo de orkideoj li en la ĉeloj ripete rimarkis etan korpon, kiun aliaj sciencistoj vidis antaŭ li sed neniam vere atentis. Dum Robert Brown donis al la korpeto la nomon nucleus (nukleo) kaj rekonis ĝian gravan lokon en la embria evoluo. Per tiu malkovro de la ĉela nukleo Robert Brown interalie influis la botanikiston Matthias Jacob Schleiden kaj influis la ekeston de la ĉelteorio.

La sciencaj bazoj por la plej konata malkovro de Robert Brown, la Brown-a movado (aŭ pli esperante "Braŭna") estas ekster la fako bokaniko kaj nur plene klariĝis dum la jaro 1905 de la germano Albert Einstein kaj 1906 de la polo Marian Smoluchowski.

Honorigoj redakti

Dum la jaro 1812 li elektiĝis membro de la Reĝa Societo de Londono, kiu dum 1839 atribuis al li la honoran medalon "Copley".

La planta genro Brunonia (SM.) el la familo de goodenacoj honore al li ricevis sian nomon.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Robert Brown (botanikisto) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)