Robert Cecil

angla ministro, Nobelpremiito pri Paco (1864-1958)

Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury

Robert Cecil
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Robert Gascoyne Viscount Cecil
Naskiĝo 14-an de septembro 1864 (1864-09-14)
en Cavendish Square
Morto 24-an de novembro 1958 (1958-11-24) (94-jaraĝa)
en Royal Tunbridge Wells
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitata Kolegio • Eton College
Familio
Patro Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury
Patrino Georgina Gascoyne-Cecil, Marchioness of Salisbury
Frat(in)oj Maud Palmer • Gwendolen Gascoyne-Cecil • Hugh Cecil, 1st Baron Quickswood • Lord Edward Cecil • Lord William Cecil • James Gascoyne-Cecil, 4th Marquess of Salisbury • Lady Fanny Cecil
Edz(in)o Eleanor Lambton
Okupo
Okupo politikistoesperantistoadvokatodiplomato
vdr
La karikaturo el la magazino Punch montranta Robert Cecil kaj Prezidenton de Usono Warren Harding
Lord Robert Cecil [sesil], la pentraĵo de William Orpen (En 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco

Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).

Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 186424-a de novembro 1958) estis angla esperantisto, brita juristo, politikisto kaj diplomato, Lordo kaj eksministro de Britio.

Unu el la arkitektoj de la Ligo de Nacioj, en 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco (vidu la apudan Nobel-medalon).

Agado redakti

Li estis ano de Konservativa Partio de Britio kaj ministro en la registaro de David Lloyd George kaj Stanley Baldwin.

En 1916 li publikigis la memorandon kiu li montris sian proponon evitadi militojn, kaj la memorando estas agnoskata kiel la unua oficiala dokumento, montranta apogon de Britio por la fondo de Ligo de Nacioj. Dum la paca konferenco en Parizo, en kiu oni subskribis la Traktaton de Versajlo li estis ano de la brita delegacio.

Esperanto redakti

Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem." En 1921 li proponis, ke la Ligo de Nacioj adoptu Esperanton kiel solvon por la lingva problemo en la mondo.[1]

Referencoj redakti

  1. Forster, Peter Glover. (1982) The Language Movement (angle). Walter de Gruyter, p. 173. ISBN 90-279-3399-5.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Robert Cecil » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»