Robert Johann KOLDEWEY (naskiĝinta en la 10-a de septembro 1855 en Blankenburg (Harz), mortinta en la 4-a de februaro 1925 en Berlino) estis germana arkeologo kaj arkitekto. Krom Wilhelm Dörpfeld li taksatas esti fondinto de la arkeologia konstruesplorado.

Robert Koldewey
Persona informo
Naskonomo Johannes Gustav Eduard Robert Koldewey un alemanyc
Naskiĝo 10-an de septembro 1855 (1855-09-10)
en Blankenburg
Morto 4-an de februaro 1925 (1925-02-04) (69-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Parkfriedhof Lichterfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando BrunsvigoGermana Regno
Alma mater Christianeum Hamburg
Okupo
Okupo arkeologo • arkitekturhistoriisto • arkitekto • assyriologist
vdr
La renomita arkeologo en la 1906-a jaro.

Vivo redakti

Finstudinte arkitekturon, arkeologion kaj arthistorion en Berlino, Munkeno kaj Vieno li komencis deĵori kiel ŝtate dungita arkitekto en Hamburgo.

Interesiĝante pri la esploro de arkitekturo arkeologia li sukcesis ekde 1885 igi tion la ĉefa profesia okupado. Samjare li gvidis sur Lesbo elfosadojn por la Germana Arkeologia Instituto furorante per tiam ankoraŭ nekutimaj skrupule akurataj metodoj (ekz. la unua subakva arkeologia ekzamenado). En 1887 li estris komisiite fare de la berlinaj muzeoj kampanjon en Suda MMezopotamio, i.a. en Lagaŝ. Sekvis instruado scienca en Görlitz kiu regule interrompitis pro esploradoj arkeologiaj en Turkujo, Sirio, suda Italio kaj sur Sicilio.

Projekto multjara en Mezopotamio redakti

En la 26-a de marto de jaro 1899-a la Germana Orienta Societo sendis lin al Babilono serĉi kojnoskribitaĵojn. Tuj post la eko de tiu kampanjo Koldewey sukcese persvadis la sendintajn institutojn farigi sistemajn elfosadojn. Dum la 18 jarojn daŭranta laborego lia teamo trovis multnombrajn konstruaĵojn el la novbabilonia epoko (7-a/6-a jc a.K.), inter ili: Eŭfrato-ponto, procesia strato, Iŝtar-pordo kaj pluraj temploj kaj palacoj; el la trovitaj objektoj videblas multaj en la berlina Pergamo-Muzeo.

En tiu kadro li denove pluevoluigis la modernajn teknikojn elfosadajn kaj konstruesploradajn uzitajn baldaŭ poste en la fortimpresaj fakprojektoj germanaj en Olimpio fare de Dörpfeld i.a.

En 1917, dum la furiozo de la Unua mondmilito, Koldewey devis abandoni la elfosadlaborojn pro la angla konkero de Bagdado.

 
Honora tombo en Berlin-Lichterfelde.

Premioj (elekto) redakti

1910: Silberne Leibniz-Medaille

Verkoj redakti

  • Die griechischen Tempel in Unteritalien und Sicilien (1899)
  • Das wieder erstehende Babylon (1913)

Literaturo redakti

  • Walter Andrae: Babylon. Die versunkene Weltstadt und ihr Ausgräber Robert Koldewey. Walter de Gruyter, Berlin 1952.
  • Walter Andrae: Lebenserinnerungen eines Ausgräbers. Berlin, 1961; Neuauflage Stuttgart, 1988
  • Robert Bennett: Koldewey – der Ausgräber Babylons. London, 4. Juni 1995
  • Joachim Marzahn, Kathleen Erdmann: Robert Koldewey – ein Archäologenleben. Berlin, 2005
  • Olaf Matthes: James Simon. Mäzen im Wilhelminischen Zeitalter. Berlin 2000 (Bürgerlichkeit, Wertewandel, Mäzenatentum, Bd. 5); darin auch ein Kapitel über Robert Koldewey
  • Felicitas Noeske: Held von Babylon. Robert Koldewey. In: Christianeum, 60. Jahrgang, Heft 2/2005; S. 26–32
  • Wiedererstehendes Babylon. Eine antike Weltstadt im Blick der Forschung. Berlin, 1991 (Katalog der Ausstellung Wiedererstehendes Babylon, Museum für Vor- und Frühgeschichte der Staatlichen Museen Preußischer Kulturbesitz)
  • Eva Strommenger, Wolfram Nagel, Christian Eder: Von Gudea bis Hammurapi. Grundzüge der Kunst und Geschichte in Altvorderasien. Böhlau Verlag, Köln 2005, Kapitel 21: Anhang 1. Koldewey in Babylon. S. 208–214

Eksteraj ligiloj redakti