Robert Louis Stevenson

skota romanisto, novelisto, poeto, kaj eseisto

Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgo, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insuloj Samoo) estis skota verkisto.

Robert Louis Stevenson
skota verkisto
skota verkisto
Persona informo
Robert Louis Stevenson
Naskonomo Robert Lewis Balfour Stevenson
Naskiĝo 13-an de novembro 1850 (1850-11-13)
en Edinburgo
Morto 3-an de decembro 1894 (1894-12-03) (44-jara)
en Vailima, Samoa
Mortis pro cerba sangado [#]
Tombo Mount Vaea [#]
Etno skotoj [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Novurbo • BournemouthSamoa Insularo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Universitato de Edinburgo • University of Edinburgh School of Law [#]
Subskribo Robert Louis Stevenson
Familio
Patro Thomas Stevenson [#]
Patrino Matilde Margaret Isabella Stevenson [#]
Edz(in)o Fanny Stevenson [#]
Parencoj D.E. Stevenson [#]
Profesio
Okupo poeto • eseisto • romanisto • novelisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistokantoverkisto [#]
Aktiva dum 1866–1894 [#]
Verkado
Verkoj Trezor-Insulo ❦
Kidnapped ❦
La Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde ❦
A Child's Garden of Verses ❦
Prince Otto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo kaj partikulare al aventuraj kaj vojaĝlibroj. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al Suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.

Listo de verkojRedakti

  • An inland voyage (navigacio enlanda)
  • Treasure Island (Trezorinsulo, 1882)
  • A Child's Garden of Verses (Infana Ĝardeno de Versoj, 1885)
  • Kidnapped (Forkaptita, 1886)
  • The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde (La Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, 1886)
  • The Master of Ballantrae (Mastro de Ballantrae, 1888)
  • The Black Arrow (Nigra Sago, 1888)
  • The bottle imp (Botel-diableto, 1892)
  • The Beach of Falesá (Marbordo de Falesá)
  • Catriona (Katriona, 1893)
  • Weir of Hermiston (Hermistona Vejro, eld. 1896)
  • The Suicide Club (Klubo de Sinmortigantoj)

En Esperanto aperisRedakti

  • Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde /London 1909, Trad. William Morrison kaj William W. Mann
  • Trezorinsulo/ 1977. Trad. Grace Kirkwood.
  • D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1980. Trad.: Albert Goodheir.
  • La insulo de voĉoj. La diableto en la botelo/ 1982. Trad.: C.C. Vincent.
  • D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1985. Trad.: Fernando de Diego.
  • La botel-diableto/ 1986. Trad. : E. de Bonaero.
  • Forkaptita/ 1989. Trad. : Albert Goodheir.
  • Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj / A. Kerbel./ 1999.(Tiu ĉi lernolibro rerakontas la romanon Trezorinsulo en facila stilo.)

Filmoj laŭ R. L. StevensonRedakti

Trezorinsulo estis filmigita pli ol 20-foje, ekzemple en 1950 fare de Walt Disney, kaj plurajn film-versiojn havas ankaŭ D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, Nigra Sago, Mastro de Balantrae, Klubo de Sinmortigantoj, Forkaptita.

Vidi ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti