Robert Witold Makłowicz (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1963 en Krakovo) – pola ĵurnalisto, verkisto, publicisto, kritikisto de kuirado, vojaĝisto.

Robert Makłowicz
Persona informo
Robert Makłowicz
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1963 (1963-08-12) (60-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj polaanglakroata vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • August Witkowski High School in Kraków vd
Familio
Edz(in)o Agnieszka Makłowicz vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • vojaĝisto • televida produktoro • publikigisto vd
Laborkampo manĝaĵa kritikisto • publikigisto • kreiva kaj profesia verkado • opinia ĵurnalismo • gastronomio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Robert Makłowicz

Vivo redakti

Li devenas de familio kun polaj, ukrainaj, armenaj, hungaraj kaj aŭstraj radikoj. Diplomito de krakova liceo. En la jaroj 1982–1989 studis juron kaj poste historion en Jagelona Universitato. Dum la jaroj 1993–2004 estis publicisto de Gazeta Wyborcza. Kunlaboris kun kelkaj revuoj.

En la jaroj 1998–2008 estis ĉefrolulo de populara dimanĉa ciklo de raportoj Kuir-vojaĝoj de Robert Makłowicz. De 2008 gvidas en TVP 2 la programon Makłowicz dum vojaĝado.

Oktobre 2010 aperis lia plej nova verko, titolita Cafe Museum, pro kiu la aŭtoro ricevis Literaturan Premion.

Privata vivo redakti

Li loĝas en Krakovo kaj en vilaĝo en duoninsulo Pelješac en la kroata Dalmatio. Filo de maristo Włodzimierz Makłowicz kaj Beata Preiss. Kredanto de Katolika Armena Eklezio. De 1991 edzigita al filmistino Agnieszka Pogoda.

Libroj redakti

  • C.K. Kuchnia (Imperiestra-reĝa Kuirarto), (1995)
  • Listy pieczętowane sosem, czyli gdzie karmią najlepiej w Polsce (Leteroj stampitaj de saŭco, aŭ kie en Pollando oni la plej bone nutras), (2001) (kunaŭtoro Piotr Bikont)
  • Zjeść Kraków. Przewodnik subiektywny (Manĝi Krakovon), (2001) (kunaŭtoro Stanisław Mancewicz)
  • Dialogi języka z podniebieniem (Dialogoj de lango kun palato), (2003) (kun Piotr Bikont)
  • Podróże kulinarne Roberta Makłowicza. Smak Węgier (Kuir-vojaĝoj de Robert Makłowicz. Gusto de Hungario), (2006)
  • Fuzja Smaków. Podróże kulinarne Roberta Makłowicza (Miksaĵo de gustoj. Kuir-vojaĝoj de Robert Makłowicz), (2007)
  • Cafe Museum (2010)

Eksteraj ligiloj redakti