Robert Melancton Metcalfe (la 7-an de aprilo 1946) estas inĝeniero kaj entreprenisto de Usono ekde 1970. Li inventis Eterreton, fondis 3Com kaj formulis la Leĝon de Metcalfe, kiu priskribas la efikon de telekomunikado. Ekde januaro 2011 li estas profesoro pri novigado kaj entreprenado ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstino [1].

Robert Metcalfe
Persona informo
Bob Metcalfe
Naskiĝo 7-an de aprilo 1946 (1946-04-07) (77-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater MIT Sloan School of Management • Universitato HarvardMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Bay Shore High School vd
Profesio
Okupo komputosciencistoinventistoinĝenieroentreprenisto • universitata instruisto • elektrika inĝeniero • matematikisto vd
Laborkampo informa teknologio • komputado • elektroteknikoaplika matematikokomputiko vd
Doktoreca konsilisto Jeffrey P. Buzen • Thomas A. Standish vd
Verkado
Verkoj Leĝo de Metcalfe ❦
Eterreto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Metcalf ricevis diversajn premiojn, inkluzive de la Premio Turing, la Honormedalo de IEEE, kaj la Nacian Medalon de Teknologio kaj Novigadon por sia laboro en evoluigado de Eterreto-teknologio.

Aldone al liaj atingoj, li faris plurajn prognozojn kiuj ne realiĝis, antaŭdirante la finon de la Interreto, de sendrataj retoj kaj de Malfermitkoda programaro dum la 1990-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. Robert Metcalfe, Inventor Profile. National Inventors Hall of Fame. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2007-10-19. Arkivigite je 2008-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2023-03-26.

Eksteraj ligiloj redakti