Robert Nobel
Robert Hjalmar NOBEL (svede: [nʊˈbɛlː]; 4a de Aŭgusto 1829 – 7a de Aŭgusto 1896) estis sveda negocisto, industriisto kaj investisto. Li estis la fondinto de la entrepreno Branobel, kaj pioniro en la naftindustrio de Rusio.[1]
Robert Nobel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1829 en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo |
Morto | 7-an de aŭgusto 1896 (67-jaraĝa) en Krokeks församling |
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter: 21A Gravplats: 00135 (1899–) 59° 21′ 19″ Nordo 18° 01′ 13″ Oriento / 59.3553 °N, 18.0202 °O (mapo) |
Ŝtataneco | Svedio Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Immanuel Nobel (en) |
Patrino | Karolina Andriette Ahlsell (en) |
Frat(in)oj | Alfred Nobel, Emil Oskar Nobel (en) kaj Ludvig Nobel |
Edz(in)o | Paulina Sofia Karolina Lenngrén (en) |
Infanoj | Ludvig Nobel (en) , Tyra Elisabeth Nobel (en) , Hjalmar Immanuel Nobel (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto entreprenisto investisto inĝeniero kemiisto ekonomikisto |
Li estis la filo de Immanuel Nobel (inĝeniera pioniro) kaj Andriette Nobel, kaj frato de Alfred (fondinto de la Nobel-premio), Ludvig kaj Emil Oscar Nobel. Kun sia frato Ludvig, li funkciigis Branobel, naftokompanio en Bakuo, Azerbajĝano, kiu iam produktis 50% el la tutmonda nafto.
En 1880, Ludvig ekkontrolis la familian negocon ĉar la sanstato de Robert ekmalboniĝis. Robert revenis al Svedio por klopodi kuracon. Li klopodis ĉe kelkaj ĉemarbordaj ripozejoj en suda Eŭropo antaŭ setliĝi en Getå en municipo Norrköping dum 1888. Li mortis dum 1896 kaj estis entombigita ĉe la Norra begravningsplatsen en Stokholmo.[2]
Notoj
redakti- ↑ "Robert H Nobel". Svenskt biografiskt lexikon. Alirita la 18an de Decembro, 2021.
- ↑ "Robert and Ludvig Nobel and the Oil Industry in Russia". Nobel Media. Alirita la 18an de Decembro, 2021.