Robert Owen

Robert OWEN [o'ŭen] (naskiĝis la 14-an de majo, 1771 , mortis la 17-an de novembro, 1858) estis brita industriisto, filantropo, socialisto, kies ideoj ludis gravan rolon en kaj la socialisma movado kaj la kooperativa movado..

Robert Owen
Robert Owen by William Henry Brooke.jpg
Persona informo
Robert Owen
Naskonomo Robert Marcus Owen
Naskiĝo 14-an de majo 1771 (1771-05-14)
en Newtown
Morto 17-an de novembro 1858 (1858-11-17) (87-jara)
en Newtown
Tombo Tomb of Robert Owen [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco KimrioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater National Art School [#]
Subskribo Robert Owen
Familio
Edz(in)o Anne Caroline Owen [#]
Infanoj Robert Dale Owen • Richard Owen • David Dale Owen [#]
Parencoj Constance Faunt Le Roy Runcie [#]
Profesio
Okupo entreprenisto • ekonomikistofilantropopolitikistofilozofo • draper • socialisto • verkisto [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Robert OWEN estis unu el fondintoj de la movado poste nomita Utopia socialismo.

Li naskiĝis en Kimrio. Li estis la posedanto de fabriko ĉe New Lanark en Skotlando kie fine li enkondukis sistemon de kunposedo kaj starigis lernejojn por junaj infanoj. Li volis plibonigi la kondiĉojn por laboristoj sed precipe por infanoj kiuj tiutempe ankaŭ laboris en industrio. Li estis la ĉefinstiganto de novaj leĝoj pri kondiĉoj en fabrikoj.

Aliaj komunumoj laŭ la socialismaj ideoj de Owen estis fonditaj en Hampshire, Britio kaj New Harmony, Indiana, Usono. Ili ne sukcesis sed havas fortan influon.

Vidu ankaŭRedakti