Robert Louis POSECK (naskiĝinta la 21-an de januaro 1858 en Arnstadt, mortinta la 3-an de marto 1939 en Berlino) estis germana arkitekto. Li estis la patro de la verkisto Ernst Poseck. Perlaborinte kiel ĉarpentisto li poste iĝis memstara ĉefarkitekto kaj entreprenisto.

Robert Poseck
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1858 (1858-01-21)
en Arnstadt
Morto 3-an de marto 1939 (1939-03-03) (81-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Germana Regno
Subskribo Robert Poseck
Okupo
Okupo arkitektoĉarpentisto
vdr
Vilao de la Periodo de spekulanto-kompanioj farite de Poseck en la berlina strato Kadettenweg

Agado redakti

Robert Poseck planis kaj financis ĉ. la jaro 1900 serion da fortimpresaj historiismaj respektive eklektikaj vilaoj kaj biendomoj en la(nuntempe) berlina kvartalo Lichterfelde-West kaj en Berlin-Steglitz. Parto de liaj konstruaĵoj konserviĝiis. Ili brilis per elegantega fasadoprilaboro.

Li sekvis en Lichterfelde-West la tiutempe priskribitan duetaĝan porvilaan konstrumanieron. La du ĉefaj etaĝoj estis suplementigitaj per kuirejoj kaj diversmaniere uzeblaj salonoj kiei ankaŭ per larĝaj subtegmentaj ĉambroj. Tiaj vilaoj, konstruitaj por burĝoj, fakte havis surfacon de inter 500 kaj 1000 m² havante ofte surgrunde ankoraŭ memstraran porkoĉeran domon. Pro la sukceso de al unuaj vilaoj Poseck povis permesi al si antaŭfinancadon propran kaj individuan prilaboradon antaŭ vendi ilin ankoraŭ pli lukre.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert Poseck en la germana Vikipedio.