Robert Scholten
Robert SCHOLTEN (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1831 en Rees; mortinta la 30-an de januaro 1910 en Kleve, Germanujo) estis germana romkatolika pastro kaj historiisto. Ekde 1879 Scholten publikigis multnombron da historiaj studaĵoj pri urboj, aliaj lokoj kaj ekleziaj institucioj de la regiono de Kleve.
Robert Scholten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1831 en Rees |
Morto | 30-an de januaro 1910 (78-jaraĝa) en Kleve |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto de kristanismo historiisto katolika sacerdoto ![]() |
Vivo
redaktiLi estis la plej maljuna infano de la bakisto Johann Matthias Scholten kaj de Rosina Scholten (fraŭline: Bosch). Li estis preskaŭ la unua finstudinto ĉe Collegium Augustinianum (Gaesdonck; fondita ĵus en 1849), kie li pasigis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1854. Post la teologiaj studoj li ordinits en 1858 en Münster (Vestfalio). Doktoriĝo estis pri kristana arkeologio en 1860 en Munkeno. La saman jaron li ekdeĵoris kiel instruisto pri religio ĉe la Reĝa Gimnazio en Kleve.
Literaturo
redakti- Gregor Hövelmann: Robert Scholten (1831–1910). En: Gaesdoncker Blätter. 20. 1967/I. pj. 25–27.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Robert Scholten en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)