Robert Hermann STERL - naskiĝis la 23-an junion 1867 en Großdobritz (hodiaŭ Dresden-Dobritz) kaj mortis la 10-an de januaro 1932 en Naundorf - estis germana impresionisma pentristo. Li estis edzo de Helene Sterl (naskonomo: Hedelt, vivis 1872-1950).

Robert Sterl
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1867 (1867-06-23)
en Dresdeno
Morto 10-an de januaro 1932 (1932-01-10) (64-jaraĝa)
en Struppen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando Saksio
Alma mater Dresden Academy of Fine Arts
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • vidartisto • grafikartisto • ilustristo • genre painter • landscape painter
vdr

En la jaroj 1881-1890 Robert Sterl studis en "Dresdener Kunstakademie" (Artakademio Dresdeno). Liaj instruistoj estis inter aliaj Julius Scholtz, Ferdinand Pauwels kaj Leon Pohle.

Post la studado Sterl laboris kiel libera pejzaĝo-pentristo, ilustris librojn, pentris portretojn. Dum 1896-1904 li instruis en virina pentrolernejo (Damenmalschule). Sterl estis ekde 1904 instruanto, ekde 1906 profesoro en la Artakademio Dresdeno.

En la jaroj 1908-1914 li plurfoje vojaĝis al Rusio. En la Unua mondmilito li estis militopentristo (1915-1918).

1919 li transloĝigas al Naundorf en Elba Grejsmontaro. Malsana ekde 1920 li mortis 1932. Lia tombo troviĝas en la ĝardeno de sia domo, kiu hodiaŭ - ankoraŭ en origina stato - estas muzeo (Robert-Sterl-Haus).

Evoluo artista redakti

Krom Liebermann, Slevogt kaj Corinth li estis unu el la plej gravaj pentristoj de la germana [[impresionismo]. Antaŭ la vokiĝo profesoreca al la Dresdena arto-akademio li tenadis en Hesio atelieron dum longa tempo. En 1911 li kuracejgastis en Bad Kissingen. Dum la fruaj jaroj li malfermiĝis al la franca impresionismo, danke al vojaĝo en la jaro 1893-a al Franclando. La tiutempaj artaĵoj ŝanceliĝas inter malfrua naturalismo kaj impresionismo. En Saksio li famiĝis pro verkoj dediĉitaj al la laboro de laboristoj en ŝtonrompejoj. Sed ankaŭ la riĉaj saksoj ŝatis esti portretitaj de li. Tamen Sterl ĉiam preferis fari scenojn de laborantaj uloj enkampe, enateliere, enhavene.

Liaj vojaĝoj al Ruslando kaj Holando ankaŭ gravis por la evoluo artista. En Moskvo li montras grandan intereson por la muziko. Li amikiĝis al tiamaj steloj de muzikĝenro, ekz. al Ernst von Schuch, Arthur Nikisch, Sergej Rachmaninoff, Aleksandr SkrjabinIgor Stravinski. De ili li ankaŭ faris imponajn portretojn. La dirigenton Sergej Kusevicki li akompanis tri fojojn cum artvojaĝoj. Sur vaporŝipoj Sterl travivis inter 1910 kaj 1914 la por li imponan kaj fremdan mondon rusian laŭlonge de la rivero Volgo ĝis la Kaspa Maro. Tiam li faris buntegajn bildojn de homoj de diversaj nacioj kutimoj moroj.

Komparu kun redakti

Impresionismo ~ Elba Grejsmontaro en la okuloj de pentristoj

Eksteraj ligiloj redakti