Robert Stillington

Robert STILLINGTON (n. 1420, m. majon 1491) estis episkopo de Bath kaj Wells kaj lordo-kaneceliero de Anglio.

Robert Stillington
Persona informo
Robert Stillington
Naskiĝo 1420
Morto majo 1491
en Kastelo Windsor
Tombo Katedralo de Wells vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • juĝisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1460 li nomumiĝis Gardisto de la Privata Sigelo de la reĝo, kaj li retenis tiun postenon ĝis 1467. La 30-an de oktobro 1465 li nomumiĝis episkopo de Bath kaj Wells, kaj konsekriĝis la 16-an de marto 1466. La 20-an de junio 1467 Eduardo la 4-a nomumis lin lordo-kanceliero: li perdis tiun postenon la 29-an de septembro 1470, kiam Henriko la 6-a regajnis la tronon, sed renomumiĝis kiam Henriko denove detroniĝis la sekvantan jaron, kaj retenis la postenon ĝis la 18-an de junio 1473.

En 1478 plurajn semajnojn li malliberiĝis, ŝajne pro ligo al Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence).

Laŭ iuj raportoj - ekzemple de la franca historiisto Philippe de Commines - Robert Stillington estis la pastro kiu atestis antaŭ la estonta Rikardo la 3-a (Anglio) ke li estris riton per kiu Eduardo kaj Eleanor Talbot eniris edziĝkontrakton. Tiu atesto okazigis la detronigon de Eduardo la 5-a kiel nelegitimulo kaj la surtronigon de Rikardo la 3-a. Post kiam Henriko la 7-a gajnis la tronon, li malliberigis Robert Stillington, eble pro tiu atesto.

En 1487, post sia liberigo, Robert Stillington subtenis la pretendon de la fraŭdulo Lambert Simnel al la angla trono. Denove li malliberiĝis, ĉifoje dum la resto de sia vivo.