Roberto Cláudio RODRIGUES BEZERRA aŭ politike Roberto Cláudio (naskiĝis en Fortalezo, la 15-an de aŭgusto 1975) estas brazila kuracisto kaj politikisto de la subŝtato Cearao, nordorienta regiono de Brazilo, aliĝinta al la Brazila Socialista Partio (en la portugala Partido Socialista Brasileiro aŭ PSB). Li jam estis subŝtata deputito dum la periodo 2006-2012 kaj prezidanto de la Leĝofara Asembleo de Cearao (en la portugala, Assembleia Legislative do Ceará) dum la periodo 2011-2012. Nuntempe Cláudio estis elektita kiel urbestro de la ĉefurbo Fortalezo por la periodo 2013-2016. Filo de la eks-rektoro de la Federacia Universitato de Cearao, li estas sanitara kuracisto kaj Ph.D. pri publika sano ĉe la Universitato de Arizono, Usono.

Vivo redakti

Roberto Cláudio Rodrigues Bezerra naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1975 en la tradicia kvartalo Papicu de la marborda urbo Fortalezo, unu el plej grandaj urboj de Brazilo, ĉefurbo de la brazila subŝtato Cearao, en la nordorienta regiono de la lando. Li kreskis en mezklasa familio ligita al edukado. Lia patro, Roberto Cláudio Frota Bezerra, estis rektoro de la Federacia Universitato de Cearao (UFC), lia patrino, Maria das Graças, ankaŭ estis laboristo de la universitato, dum lia avo estis instruisto.

Dum la junaĝo li sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon por eniri UFC-on, kies rektoro estis lia patro, por studi medicinon. Finiĝinte siajn studojn en Brazilo, li gajnis stipendion por studi en Usono. Pro tio Cláudio transloĝiĝis al Tucson, kiel li magistriĝis kaj doktoriĝis pere de la Universitato de Arizono pri la temo publika sano.

Reveninte al Brazilo, li efektive decidis sin dediĉi al la politika kariero. Cláudio estas edziĝinta kun Carolina Bezerra (ankaŭ nomata Carol Bezerra, pro la karesnoma formo de Carolina) kaj havas du filinojn, Isabela kaj Roberta.

Eksteraj ligiloj redakti