Roberto de Hereford

Roberto de Hereford, foje nomata Roberto de Loreno (mortis la 26-an de junio 1095) estis episkopo de Hereford, Anglio.

Roberto de Hereford
episkopo de Hereford
Regado 1079
Persona informo
Naskiĝo
Morto 26-an de junio 1095 (1095-06-26)
Tombo Hereford Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Loreno kaj verŝajne estis kanoniko de la katedralo de Lieĝo antaŭ ol iri al Anglio. Eblas ke li edukiĝis ĉe la katedrala lernejo de Lieĝo, kie grava fako estis la matematiko.

Ne certas ĉu li translokiĝis al Anglio antaŭ aŭ post la normanda konkero de la lando. Li estis ordinata de Sankta Wulfstan. En 1079 Vilhelmo la Konkerinto nomumis lin episkopo de Hereford, kaj li konsekriĝis tiun jaron, la 29-an de decembro.

Li posedis la Kronikon de Marianus Scotus: tio estis historio de la mondo ĝis 1082. En sia kopio, Roberto enmetis notojn pri la Domesday Book, kiuj estas inter la plej gravaj fontoj pri kiel oni preparis la Domesday Book.

Roberto estis matematikisto kaj astronomo, kaj eble enkondukis la abakon en Anglion. Li estis amiko de Sankta Wulfstan, kaj estris ties funebrajn ritojn.

En 1095 li ĉeestis reĝan konsilion kiu pritraktis la konflikton inter Vilhelmo la 2-a kaj Anselmo de Canterbury. Tie li subtenis la reĝon kontraŭ la ĉefepiskopo, sed poste li reamikiĝis al Anselmo. Li mortis ne longe post la konsilio, kaj entombiĝis en la katedralo de Hereford.