Robertsonpet, kanare ರಾಬರ್ಟ್ಸನ್ ಪೇಟೆ estas urbego en distrikto Kolar, en subŝtato Karnatako, en suda Barato. Ĝi estas unu el la unuaj laŭplanaj urboj en la nuntempa Barato.

Robertsonpet
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 563122
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 57′ N, 78° 17′ O (mapo)12.954778.2767Koordinatoj: 12° 57′ N, 78° 17′ O (mapo) [+]
Alto 843 m [+]
Areo 58,12 km² (5 812 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Robertsonpet (Karnatako)
Robertsonpet (Karnatako)
DEC
Robertsonpet
Robertsonpet
Situo de Robertsonpet
Robertsonpet (Barato)
Robertsonpet (Barato)
DEC
Robertsonpet
Robertsonpet
Situo de Robertsonpet

Map

vdr

Geografio redakti

Robertsonpet situas en altebenaĵo en alteco 843 metrojn de la marnivelo. Distrikta sidejo Kolar troviĝas 24, Hosur 51, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 73, Mumbajo 886, Kolkato 1514, tutlanda ĉefurbo Delhio 1748 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

En 2011 populacio de Robertsonpet estis 162 230 (kun la aglomeraĵo). La legopovo estis 91.7%.

Historio redakti

En la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcento la minado de oroj disetendiĝis en la areo. La urbeto unue estis establita en 1901 kiel Nova Urbo por loĝigi la populacion laborantan en la minejoj. En 1903 la urbeto estis renomita kiel Robertsonpet. Ĝi estis nomita pri Sir Donald Robertson, kiu multe strebis por normalaj loĝeblecoj de la ministoj. En la urbeton tuj migris ankaŭ komercistoj, ĉiuspecaj metiistoj kaj ili instalis butikojn en Robertsonpet.

Ekonomio redakti

Ekde la malfrua 19-a jarcento ĝis 2001 okazis la orminado, poste la ekonomion transprenis la serva sektoro.

Religio redakti

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Robertsonpet kun preskaŭ 78%. Estas ankaŭ kristanoj (12%) kaj islamanoj (9%).

Lingvoj redakti

Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas en Robertsonpet kiel oficiala lingvo la kanara lingvo, tamen ankaŭ la angla estas vaste konata, kiel heredaĵo de la brita dominado.

Popoloj redakti

Iam estis signifa brita populacio, el iliaj posteuloj restis iom. Robertsonpet estas fandopoto de kulturoj kun homoj de malsamaj komunumoj. Krom la indiĝenoj kaj britoj alvenis enmigrintoj ĉiuspecaj.

Klimato redakti

En Robertsonpet jare pluvas averaĝe 879 mm. Inter aŭgusto-oktobro pli ofte pluvas, en januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans