Robin Mallapert (fl. 1538-1553) estis franca muzikisto de la Renesanco, probable komponitso, kiu paŝis plej el sia vivo en Romo. Li estas konata ĉefe kiel instruisto de Palestrina.

Robin Mallapert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1538 (1538-01-01)
Morto 1-an de januaro 1553 (1553-01-01) (15-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo muzikistokapelmajstrokomponistokantistokanoniko
vdr

Nenio klara estas konata pri la eko aŭ fino de lia vivo, sed ja ke li estis dungita sinsekve de kelkaj romaj preĝejoj kaj kapeloj: nome la Cappella Liberiana ĉe la Baziliko Sankta Maria la Granda, ĉe Sankta Ludoviko de la Francoj, la Cappella Giulia ĉe Sankta Petro, kaj ĉe la Baziliko Sankta Johano de Laterano. Dum la periodo 1538-1539, kiam li estis maestro di cappella ĉe Santa Maria Maggiore, Palestrina estis unu el ties kantistoj: plej verŝajne li instruis lin kantadon kaj/aŭ komponarton tiam.

Nenia muzikpaco estis atribuita al li certe. Tamen, serio de ses pecoj de Magnificat, atribuita al "Rubino", estas plej verŝajne liaj.[1]

Referencoj redakti

  1. Allan Atlas/Mitchell Brauner, Grove rete

Literaturo redakti