Robin van der Vliet

nederlanda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Robin VAN DER VLIET (naskiĝis la 12-an de oktobro 1997 en Grave) estas nederlanda esperantisto kaj programisto.

Robin van der Vliet
Persona informo
Naskonomo Robin van der Vliet
Naskiĝo 12-an de oktobro 1997 (1997-10-12) (26-jaraĝa)
en Grave
Lingvoj nederlandaanglaEsperanto
Loĝloko Grave • Wijchen
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo programistoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2015
vdr

Ri estas aktiva kontribuanto en Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikidatumoj. Ekde 2016 ri estas estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ri kreis kaj mastrumas Telegramo.org, retejo por la Esperanto-komunumo ĉe la tujmesaĝilo Telegram.[1] Ri estis konsilanto por la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,[2] kaj ri estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[3] En 2022 ri subtenis la muzikalon June kaj Kune.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. van der Vliet, Robin. Robin van der Vliet. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-09-23.
  2. Wennergren, Bertilo. Dankoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2022-08-06. Alirita 2022-09-23.
  3. Wennergren, Bertilo. La PIV-teamo. PIV-Blogo (2020-12-27). Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2022-09-23.