Destriana [desTRJAna] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco.

Destriana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 431  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 6° 6′ U (mapo)42.3275-6.0966666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 877 m [+]
Areo 56,22 km² (5 622 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Destriana (Provinco Leono)
Destriana (Provinco Leono)
DEC
Destriana
Destriana
Situo de Destriana
Destriana (Hispanio)
Destriana (Hispanio)
DEC
Destriana
Destriana
Situo de Destriana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Destriana [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Destriana, Robledino de la Valduerna kaj Robledo de la Valduerna, okupas totalan areon de 56,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 441 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 69 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Santiago Millas, Curillas, Tejadinos, Tejados, Robledo de la Valduerna, Quintana y Congosto, Palacios de Jamuz, Quintanilla de Florez, Torneros de Jamuz, Castrillo de la Valduerna kaj Lagunas de Somoza.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo kiu estis ankaŭ tombejo de gravuloj kiel la reĝo Ramiro la 3-a en 984. La areo apartenis al la Regno Leono kiu donis ĝin al la Ordeno de Santiago, kies kruco videblas en la blazono; kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado ĉe la rivero Duerna.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, romanika preĝejo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti