Robota kosmoveturilo

Robota kosmoveturilo estas nehomporta kosmoveturilo, normale teleregata. Robotaj kosmoveturiloj desegnitaj por esplorado estas nomataj kosmosondiloj. Teleregado estas pli taŭga por multaj kosmaj misioj anstataŭ homa pilotado pro tio, ke ili estas malpli kostaj kaj riskaj. Krome, iuj celoj kiel Venuso or la ĉirkaŭaĵo de Jupitero estas tre danĝeraj por la homa vivo. Aliaj planedoj kiel Saturno, Urano kaj Neptuno estas tiom foraj ke la nuntempa teknologio malebligas homan vojaĝadon, tiel teleregataj kosmosondiloj estas la nura rimedo esplori ilin.

Multaj artefaritaj satelitoj estas robotaj. Ankaŭ multaj surteriĝiloj.

Historio redakti

La unua kosma misio, Sputnik 1, estis artefarita satelito lanĉita de Sovetunio la 4-an de oktobro, 1957. La 3-an de novembro, 1957 Sovetunio lanĉis la kosmoveturilon Sputnik 2, la unua kiu portis vivaĵon en la kosmon (hundo).

La unua satelito de Usono estis Explorer 1, lanĉita la 1-an de januaro, 1958. Explorer 1 pezis malpli ol 14 kg, dum Sputnik 1 kaj 2 pezis 83,6 kg kaj 508,3 kg, respektive.

Nur ses landoj kapablis sukcese lanĉi kosmoveturilon en la kosmon uzante propan lanĉo-veturilon: Francio (1965), Japanio (1970), Ĉinio (1970), Britio (1971), Barato (1981) kaj Israelo (1988).

Vidu ankaŭ redakti