Rochusberg estas la nomo de monto en Bingen am Rhein en la Rejnlando-Palatinata distrikto Mainz-Bingen. Kun alteco de 245 m ĝi estas la dua plej alta monto en la urbo Bingen. La plej alta monto en Bingen estas Jakobsberg (alteco 273,8 m), kiu situas en la urboparto Dromersheim ĉe la limo inter Gau-Algesheim kaj Ockenheim.

Rochusberg
montokresto
Alteco 245 m
Situo en Bingen am Rhein; distrikto Mainz-Bingen, Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Unteres Nahehügelland
Geografia situo 49° 58′ N, 7° 54′ O (mapo)49.9591111111117.9012222222222Koordinatoj: 49° 58′ N, 7° 54′ O (mapo) f4
Rochusberg (Rejnland-Palatinato)
Rochusberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Rochusberg
Rochusberg
Situo de Rochusberg
Map
Rochusberg
vdr
Rochusberg –eltiro el Topographia Hassiae de Matthäus Merian, 1655
Rochus-kapelo en la nordoriento de la monto
Burgo Klopp el la antaŭpinto de la monto Rochusberg, Kloppberg kun la Rejno
Kaiser-Friedrich-turo (Bingen) 2015

Geografio redakti

La monto Rochusberg situas sudoriente de la centro de Bingen. Ĝi etendiĝas de ties urboparto Kempten am Rhein je ĉ. 3 km en sudocidenta direkto ĝis la enbŭejo de la Nahe en la Rejnon. Je la norda riverborda de la Nahe estas Bingerbrück kun la Elisenhöhe (altecp 207,6 m ) kaj la Binger Wald (maksimuma alteco 638,6 m). Sude de la Nahe estas la urbo Bingen kun la Rochusberg. Sude de la monto estas la urboparto Büdesheim.

Sur Rochusberg redakti

Sur alteco de 242 m staras la elrigardejo imperiestro-Frederiko-turo. Je la nordorienta flanko de la monto staras la Rochus-kapelo.

Geologio redakti

La Rochusberg situas rande de la Majenca baseno. La rokaĵoj estas kvarcito kaj ardezo el devonio.

Vidindaĵoj redakti

elrigardeblecoj redakti

De la monto vi povas rigardi al la urbo Bingen, la Binger Loch kun la musturo kaj la okcidenta parto de la Monda heredaĵo Supra mezrejna valo. Je la norda flanko oni vidas trans la Rejno Rejngovio kunla urbo Rüdesheim am Rhein. Suden la Jakobsberg kaj la Priorejo Jakobsberg estas videbla. Laŭlonge la rivero Nahe eblas rigardi dum bonaj vidcirkonstancoj ĝis Bad Kreuznach.

Literaturo redakti

  • Topographische Freizeitkarte: UNESCO-Welterbe Oberes Mittelrheintal (Bl. OM3), Rüdesheim am Rhein – Bingen am Rhein, 1:25.000, Landesamt für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz (Hrsg.), ISBN 3-896-37365-X

Referencoj redakti

<references>