Rod-Insulo

Usona ŝtato (provinco), bordanta Atlantikon, apud Masaĉuseco kaj Konektikuto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri usona subŝtato. Por informoj pri samnoma insulo en tiu subŝtato, vidu la artikolon Aquidneck Island.

Rod-Insulo, plene Ŝtato Rod-Insulo (angle State of Rhode Island [rod AJ-lend]) estas usona ŝtato. Ĝi estas en la nord-orienta regiono Nov-Anglio. Ĝi estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiu ribelis kontraŭ la brita rego dum la Usona Revolucio. Ĝi fariĝis la 13-a ŝtato de Usono je la 29-a de majo 1790. Ties loĝantaro estas 1.048.319 (en 2000) kaj ties ĉefurbo estas Providence, dum alia grava urbo estas Warwick, kiu estas la dua urbo (post Providenco) laŭ nombro de loĝantoj. Warwick havis 82 672 loĝantojn laŭ la censo de 2010.

Rod-Insulo
Ŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco60 m [+]
Koordinatoj42° N, 72° U (mapo)41.7-71.5Koordinatoj: 42° N, 72° U (mapo)
ĈefurboProvidence
- koordinatoj42° N, 72° U (mapo)41.7-71.5Koordinatoj: 42° N, 72° U (mapo) [+]
Plej alta punktoMonteto Jerimoth [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo3 144,245565 km² (314 425 ha) [+]

Loĝantaro1 097 379 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco349,01 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroDaniel McKee

Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5), Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-RI

Rod-Insulo (Tero)
Rod-Insulo (Tero)

Rod-Insulo (Rod-Insulo)
Rod-Insulo (Rod-Insulo)
DEC

Map
Rod-Insulo

Vikimedia Komunejo:  Rhode Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Rod-Insulo limiĝas okcidente de Konektikuto, norde kaj oriente de Masaĉuseco kaj sude de la Atlantika Oceano. Ĝi estas la malplej granda usona ŝtato laŭ aero, sed ĝi estas la dua laŭ loĝantara denseco.

La pra-nomo, Ŝtato Rod-Insulo kaj Providencaj Plantejoj, rilatas al Rod-Insulo (la insulo Aquidneck) kaj la bienoj Providenco ĉe la kontinenta parto de la ŝtato, kie troviĝas la ĉefurbo, Providenco. Ĉi tio restis la oficiala nomo de la ŝtato ekde sia aliĝo al la Unio en 1790 ĝis balotantoj en la ŝtato aprobis amendon al la ŝtata konstitucio en novembro 2020, renomante ĝin Ŝtato Rod-Insulo. Ĉi tiu ŝanĝo ekvalidis, kiam la rezultoj estis atestitaj la 30-an de novembro 2020. La oficiala kromnomo de Rod-Insulo estas la "Oceana ŝtato", referenco al la grandaj golfetoj kaj enirejoj, kiuj ĉirkaŭ 14% de ĝia tuta areo.

Historio redakti

La unuaj eŭropaj setlantoj estis sekvantoj de Roger Williams, kiuj foriris el Masaĉuseco pro la tro strikta religia socio de la puritanoj. En 1636 ili fondis Providencon. Providenco estas la loko de la unua baptista preĝejo en Usono. Kaj la urbo Newport estas la loko de la unua kvakera kunvendomo en Nordameriko (fondita en 1699) kaj la unua juda sinagogo.

Geografio redakti

La plej alta loko, Jerimoth, havas 247 metrojn kaj estas ankaŭ la plej alta loko de tuta Rod-Insulo.

Setlejoj redakti

Servoj redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti