Rod Laver

aŭstralia tenisisto

Rodney George Laver, konata kiel Rod Laver (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1938 en Rockhampton, Aŭstralio), estas eksa aŭstralia tenisisto.

Rod Laver
Persona informo
Naskonomo Rodney George Laver
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1938 (1938-08-09) (85-jaraĝa)
en Rockhampton
Loĝloko San-DiegoCarlsbadRockhampton
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo tenisisto
vdr
skulptaĵo pri Rod Laver antaŭ la Rod-Laver-Areno en Melburno

Rod Layer en 1962 estis la dua tenisisto post Donald Budge, kiu sukcesis gajni ĉiujn kvar plej gravajn mondajn turnirojn pri teniso, la serion Granda Ŝlemo aŭ en detala mencio la Britan Malferman Turniron Wimbledon), la Aŭstralian, Francian kaj Usonan Malfermajn Turnirojn. Inter la jaroj 1963 kaj 1967 li estis profesia tenisisto kaj ne rajtis partopreni la turnirojn de la Granda Ŝlemo, sed en 1969 li duafoje sukcesis pri gajno de ĉiuj kvar turniroj de la serio. Aparte pro tiuj sukcesoj, Rod Laver konsideriĝas ne nur kiel unu el la plej bonaj tenisistoj de la 1960-aj jaroj, sed entute de la historio de teniso.

En sia kariero de 23 aktivaj tenisistaj jaroj li entute gajnis pli ol 160 internaciajn turnirojn, el kiuj tamen nur 39 estas kategoriigitaj en la oficiala statistiko de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj.

Krom sukcesi en individuaj tenisaj turniroj, inter la jaroj 1959 ĝis 1962 kaj kvinan fojon en 1973 li gvidis la aŭstralian nacian teamon de teniso al venko de la tutmonda Davisa Pokalo.

En 1981 li akceptiĝis en la Internacian Tenisan Halon de Famo, kaj en 2000 la centra tenisejo de la Aŭstralia Malferma Turniro de Teniso ricevis la nomon Rod-Laver-Areno honore al li.

Venkoj de turniroj el la serio Granda Ŝlemo redakti

Jaro     Turniro                   Finala kontraŭulo      Finala rezulto
1960     Aŭstralia Malferma        Neale Fraser           5-7, 3-6, 6-3, 8-6, 8-6
1961     Wimbledon                 Chuck McKinley         6-3, 6-1, 6-4
1962     Aŭstralia Malferma        Roy Emerson            8-6, 0-6, 6-4, 6-4
         Francia Malferma          Roy Emerson            3-6, 2-6, 6-3, 9-7, 6-2
         Wimbledon                 Marty Mulligan         6-2, 6-2, 6-1
         Usona Malferma            Roy Emerson            6-2, 6-4, 5-7, 6-4
1968     Wimbledon                 Tony Roche             6-3, 6-4, 6-2
1969     Aŭstralia Malferma        Andres Gimano          6-3, 6-4, 7-5
         Francia Malferma          Ken Rosewall           6-4, 6-3, 6-4
         Wimbledon                 John Newcombe          6-4, 5-7, 6-4, 6-4
         Usona Malferma            Tony Roche             7-9, 6-1, 6-2, 6-2