Rodan-Glaĉero

(Alidirektita el Rodanglaĉero)

La Rodan-Glaĉero (en la germana: Rohnegletscher, en la franca: Glacier du Rhône, valeza dialekto de la alemana lingvo ankaŭ: Rottengletscher) estas glaĉero en komunumo Obergoms en la Kantono Valezo, Svislando, sub la montpasejo Furka. Ĝi estas la fonto de la rivero Rodano. La glaĉero havas longecon de 10 km, mezan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 17 km² per glacio.

Rodan-Glaĉero
Dorso de la Rodan-Glaĉero
valley glacier • glaĉero
Geografia situo CH1903: 672316 / 161776 (mapo)46.6033333333338.3825Koordinatoj: 46° 36′ N, 8° 23′ O; CH1903: 672316 / 161776 (mapo)
Rodan-Glaĉero (Svislando)
Rodan-Glaĉero (Svislando)
DEC
Rodan-Glaĉero
Rodan-Glaĉero
Map
Rodan-Glaĉero
Estiĝloko Monto Furka
Longeco 10 km
Larĝeco 1 km
Areo 17 km²
Glacikvanto 3,4 km³
Elfluanto(j) Rodano
Jara retiriĝo/kresko 60 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
vdr
Rodan-Glaĉero en la jaro 1900

Glaciepoko redakti

Dum la lasta glaciepoko la Rodan-Glaĉero estis la plej giganta glaĉero de la Alpoj. Ĝi estis ligita kun ĉiuj hodiaŭaj valezaj glaĉeroj, havis dikecon de 2000 metroj, plenigis la tutan Kantonon Valezo kaj atingis la hodiaŭan urbon Ĝenevo. La nuna Lemano estas restaĵo de la iama glaciepoka gigantglaĉero. La nuna Rodan-Glaĉero estas nur mizera resto, kaj ĝia kompleta forfandiĝo pro la tutmonda varmiĝo nur demando de kelkaj jaroj.

Turismo redakti

Ĉar la Rodan-Glaĉero situas ĉe la pasejvojo tra la Furka-Montpasejo, ĝi estas tre facile alirebla. De la viktoria Hotelo Rodan-Glaĉero tre facile alireblas la glaĉero, kaj ekzistas glaĉerkaverno, kiu viziteblas. Apud la hotelo troviĝas poŝtaŭto-haltejo. La glaĉerkavernon oni tradicie utiligis for konservi bieron malvarme, kaj en la 19-a jarcento oni tie ankaŭ ekspluatis glacion por la regionaj gastejoj. Pro la rapida retiriĝo de la glaĉero estiĝis tuta serio da novaj lagoj kaj la pejzaĝo estas kvazaŭ vivanta kaj havas ĉiu-tage alian aspekton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti