Rodezo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rodez (stacidomo). |
Rodezo (france: Rodez, loke elparolata [ʁodɛs], okcitane: Rodés [rudes]) estas franca komunumo kaj la prefektejo de la departemento Aveyron, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi havis 23 744 loĝantojn en la jaro 2012[1].
Rodezo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Sudo-Pireneoj | |
Departemento | Aveyron | |
Arondismento | Rodezo | |
Kantono | Rodezo-Nordo Rodezo-Okcidento Rodezo-Oriento | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération du Grand Rodez | |
Urbestro | Christian Teyssèdre (2014–2020) | |
Insee-kodo | 12202 | |
Poŝtkodo | 12000 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 23 744 (2012) | |
Loĝdenso | 2 123,8 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 44° 21′ N, 2° 34′ O (mapo)44.352.57417Koordinatoj: 44° 21′ N, 2° 34′ O (mapo) | |
Alteco | 501 ĝis 643 m | |
Areo | 11,18 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Rodezo situas meze de grava agrokultura regiono, sude de la Centra Masivo.
Rodezo estas apud kalkoŝtonaj plataĵoj nomitaj france causse kaj estas sur monteto 120 m super la rivero Averono.
VidindaĵojRedakti
La katedralo (14-a ĝis 16-a jarcento), kiu estas en la malnova urbokvartalo, estas la ĉefa vidindaĵo de Rodez. Ĝi longas 102 m kaj la navo altas 30 m. La katedralo havas grandan sonorilturon, kiu altas 87 m, superantan la urbo. Estas pluraj stiloj pro la longa tempo de konstruo (preskaŭ 3 jarcentoj): ĉefe gotikstilo kaj barokstilo.
ĜemelurbojRedakti
Rodezo havas du ĝemelurbojn:
Esperanto-movadoRedakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
ReferencojRedakti
- ↑ INSEE. Populations légales 2012 - 12202-Rodezo (france). Alirita 10-an de januaro 2015.