Rodezio

neagnoskita eksŝtato en suda Afriko (1965–1979)

Rodezio estis la nomo de la nuna lando Zimbabvo dum sia ekzisto kiel brita kolonio en la jaroj 1895 ĝis 1979. La nomo deriviĝas de Cecil Rhodes, kiu perforte konkeris la regionon en la 19-a jarcento.

Rodezio
11-a de novembro 1965 – 1-a de junio 1979

historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

De 1965 ĝis 1979 la statuso de la kolonio estas disputebla, ĉar la 11-an de novembro 1965 la blankula registaro de Rodezio proklamis Unuflankan Decidon de Sendependeco. Britio ĝin ne agnoskis, ĉar ne ekzistis universala balotrajto en Rodezio.

La nomo Rodezio iam estis uzata por pli granda tereno, kiu inkluzivis Zambion (Zimbabvo estis Suda Rodezio, Zambio — Norda Rodezio).

Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio.

La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la 11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, brita teritorio en suda Afriko kiu jam regas sin mem ekde 1923, nun rigardas sin kiel sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj la lasta povus iĝi plene sendependa, tio estis la unua unuflanka rompiĝo for de la Unuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde la Usona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj. Britio, la Komunumo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa kaj rezulte, ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la forrompiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel nerekonita ŝtato kun la helpo de Sud-Afriko kaj Portugalio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti