Rodezno [roDEZno] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ Ĝi estas je nur 7 km disde Haro, komarka ĉefurbo. Estas du domaroj nome Rodezno kaj Cuzcurritilla. La municipa teritorio limas norde kun tiu de Haro, oriente kun Briones kaj Ollauri, sudokcidente kun Bañares, sudoriente kun Hormilla kaj okcidente kun San Torcuato, Cidamón kaj Zarratón.

Rodezno
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26222
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 2° 51′ U (mapo)42.523611111111-2.8444444444444Koordinatoj: 42° 31′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 547 m [+]
Areo 14,3 km² (1 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rodezno (Provinco Rioĥo)
Rodezno (Provinco Rioĥo)
DEC
Rodezno
Rodezno
Situo de Rodezno
Rodezno (Hispanio)
Rodezno (Hispanio)
DEC
Rodezno
Rodezno
Situo de Rodezno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rodezno [+]
vdr
Municipa teritorio de Rodezno, oriente de Zarratón.
Urbodomo de Rodezno.

Pri etimologio menciindas la devenon de la nomo de la Virgulino de Olartia, patronino de Rodezno. Olartia estas eŭska toponimo kiu devenas el ola artean = inter kabanoj. Tial eblas dedukti, ke la frua setlejo de Rodezno estis ĉefe ligita al paŝtado, ĉar tiu ekonomia aktiveco estis ege grava en la areo ĝis antaŭ nelonge.

La loko aperas en dokumento de 1087 en kiuj oni faris donacon al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Ankaŭ en 1182 al la monaĥejo de Santo Domingo de la Calzada. Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1713.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 875 loĝantoj ĝis nunaj 212.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, kvartalo de vinkeloj, Dom-Palaco, vitejaj kabanoj, iama monaĥejo de Cuzcurritilla ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.