Malfermi la ĉefan menuon

Rodion Malinovskij

Rodion Jakovleviĉ Malinovskij (ruse Родион Яковлевич Малиновский ; 23-an de novembro, 1898 (Odessa, Rusia Imperio) - 31-an de marto, 1967 (Moskvo, Sovetunio)) estis soveta militara komandanta defenda ministro de la Sovetunio en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Li estis soveta marŝalo kaj havis gravan rolon en la dua mondmilito.

Rodion Malinovskij
Rodion Malinovsky 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1898 (1898-11-10)
en Odesa, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 31-an de marto 1967 (1967-03-31) (68-jara)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union (dark version).svg Sovetunio
Mortokialo kancero
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater M.V. Frunze Military Academy
Subskribo Rodion Malinovskij
Familio
Infano N. Malinovskai͡a
Profesio
Profesio politikistooficiroverkisto
Information icon.svg
vdr
Malinovskij

BiografioRedakti

Li soldatservis en la unua mondmilito kiel maŝinpafilisto. Li revenis en 1919 al Rusio kaj paŝis en la Ruĝan armeon. Li partoprenis en la bataloj kontraŭ la blankuloj. Li iĝis ano de la komunista Partio en 1926, en 1930 finstudis en la Militara Akademio M. V. Frunze. Li estis konsilisto dum la Hispana Enlanda Milito (1936–39) por la respublikanoj.

Dum la dua mondmilito, li gvidis la 6-an armeon, poste servis en la suda fronto. Li havis gravan rolon en la batalo apud Stalingrado (decembro de 1942), poste li komandis la operaciojn en Rumanio (fine de 1944) kaj Aŭstrio (printempo de 1945). Post la milito, li servis en la orient-azia parto de Rusio, en la okupita Manĝurio kaj en apudaj areoj (1945 kaj 1955 között). Malinovskij estis defenda ministro inter 1957–67 kaj konstrolis la fortajn armiladojn de la Sovetunio.