Roger Bernard (esperantisto)

franca esperantisto, stilisto kaj membro de la Akademio de Esperanto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Roger Bernard (slavisto).

Roger BERNARD (proksimuma prononco [roĴE: berNA:R], naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1907, mortis la 10-an de aŭgusto 1997) estis franca esperantisto, stilisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Roger Bernard
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1907 (1907-08-10)
Morto 10-an de aŭgusto 1997 (1997-08-10) (90-jaraĝa)
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Esperanta agado redakti

La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en Saint-Denis, sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.

Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la 24-a Universala Kongreso en 1932 en Parizo. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la "Bolanta kaldrono" (1933-1939) kaj de "La tri koboldoj" (1949-1956), animita de Raymond Schwartz. Li tradukis por la antaŭmilitaj Esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de Jules Romains, Paul Géraldy, Charles Vildrac, Georges Courteline kaj aliaj. Por la 42-a Universala Kongreso en Marseille en 1957 li tradukis Topaze de Marcel Pagnol laŭ instigo de Gaston Waringhien, kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita Esperanta teatrogrupo, Marc Darnault, li poste tradukis La Ŝipego Tenacity de Vildrac. Sekvis tradukoj el Jean-Paul Sartre. En 1964, li ludis etan rolon en la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj.

 
Kovrilpaĝo de Jean-Paul Sartre: Sen Eliro; trad: 1964, trad. Roger Bernard
 
Topaze - La Ŝipego Tenacity, 1960.

Verkoj redakti

  • Apenaŭ bukedeto ... (poemoj tradukitaj el la franca literaturo, Bois-Colombes: Bernard, [proks. 1971]. - 46 folioj)
  • Bernard, Roger: Esperantaj Kabaretoj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo)
  • Bernard, Roger: Falsaj Amikoj en Esperanto (R. Bernard et A. Ribot. - Marmande: Esperantaj Francaj Eld., [1971]. - 39 p.)
  • Bernard, Roger: Raymond Schwartz: lia vivo kaj verkaro – [La Chaux-de-Fonds]: Kultura Centro Esperantista, [1977]. - 22 folioj)
  • Cocteau, Jean : La homa voĉo - Bela Indiferentulo (1984)
  • Conterno Guglielminetti, Clelia: Unu tago post la alia: letero al infano naskita (El la itala trad. Roger Bernard. - Saarbrücken: Iltis, 1982. - 135 p.)
  • Fournier, Alain: La granda Meaulnes (El la franca trad. de Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1976. - 222 p.)
  • Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj (trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 125 p.)
  • Parnasa Gvidlibro (K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard - Bernard verkis rimvortaron)
  • Pagnol, Marcel: Topaze (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1960. - p. 1 - 216)
  • Pergaud, Louis: La Buton-milito (romano de mia dekdua jaro, trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 194 p.)
  • Sartre, Jean-Paul: La Naŭzo (romano, trad. Roger Bernard, enkonduko de Ivo Lapenna - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1963. - 222 p.)
  • Sartre, Jean-Paul: Sen Eliro; La Respektema P... (trad. Roger Bernard. - Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1964. - 111 p.)
  • Vildrac, Charles: La Ŝipego "Tenacity" (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien - La Laguna: Régulo, 1960.

En la 1930-aj jaroj li partoprenis en la traduko de La mizeruloj (Victor Hugo), sed Literatura Mondo ne povis ĝin publikigi. Flanke menciindas ke li lerte tradukis ankaŭ plurajn kanzonotekstojn de Édith Piaf, ekzemple la faman kanzonon La vie en rose.

Bibliografio redakti

  • Kelkaj minutoj kun: Roger Bernard, intervjuo de Pierre Babin, en: Kulturaj Kajeroj, novembro/decembro 1961, paĝoj 7–8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti