Roggwil TG

komunumo de Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Kantono Turgovio (mallongigo "TG"). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Roggwil.

Roggwil estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2806 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Roggwil
Blazono de Roggwil
Kastelo Mammertshofen en Roggwil
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 29′ 59″ N 9° 23′ 43″ O / 47.49972 °N, 9.39528 °O / 47.49972; 9.39528 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 59″ N 9° 23′ 43″ O / 47.49972 °N, 9.39528 °O / 47.49972; 9.39528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2806
Areo 11,9 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 9325
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr

Geografio redakti

Roggwil situas sur monto Seerücken sudokcidento de la urbo Arbon. De Roggwil oni havas ĉe bona vetero mirindan belvidon de la tuta Bodenlago.

Najbaraj komunumoj redakti

Roggwil limas en nordo al Egnach, en oriento al Arbon kaj Berg SG, en sudo al Wittenbach kaj en okcidento al Häggenschwil.

Trafiko redakti

Roggwil atingeblas per poŝtaŭto ek de Arbon kaj de Sankt-Galo. Roggwil disponas ankaŭ pri komuna stacidomo kun la sanktgala komunumo Berg SG (stacidomo Roggwil-Berg) de la Svisaj Federaciaj Fervojoj sur la linio de Sankt-Galo al Rorschach.

Historio redakti

En dokumento de la jaro 854, kiu temas pri la limkonflikto inter la episkopo de Konstanco kaj la abato de la Monaĥejo Sankt-Galo, Roggwil estis la unuan fojon menciita kiel Rocconwilare.

En la 13-a jarcento la episkopo de Konstanco konstruigas la Kastelon Mammertshofen dum la abato de Sankt-Galo siavice starigis la Kastelon Roggwil, kiuj ambaŭ estas la simboloj de ilia regpostuloj.

Dum sia tuta historio ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la Roggwilanoj devis servi al diversaj sinjoroj. En la 15-a jarcento al la episkopo de Kontanco kaj la Abatejo Sankt-Galo aldoniĝis la okupantoj de la Svisa Ĵurkomunumo, kiu despote regis en Turgovio dum tri jarcentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti