Rohinĝoj

etna malplimulto en Mjanmao (Birmo)

La rohinĝoj - sialingve ruáingga, prononco laŭ sistemo IFA ɹuájŋɡa, ရိုဟင်ဂျာ rui hang gya, prononco ɹòhɪ̀ɴɡjà, bengale রোহিঙ্গা, prononco ɹohiŋɡa, angle nomataj rohingya, prononco laŭ sistemo IFA roʊˈɪndʒə, do [roŭinĝe], roʊˈhɪndʒə, do [roŭhinĝe] aŭ roʊˈɪŋjə, do [roŭhinje] - estas etno en la ŝtato Mjanmao (Birmo). Ties membroj parolas variaĵon de la lingvo parolata ĉirkaŭ la urbego Ĉitagongo de Bangladeŝo, parto de la bengala lingvo. Preskaŭ ĉiuj rohinĝoj estas sunaismaj islamanoj. La etnanoj tradicie vivas en la norda parto de la subŝtato Raĥine de Mjanmao, kiu limas al Bangladeŝo.[1] En Mjanmao ĝis perfortaj persekutoj kaj tiel nomataj "etnaj purigoj" kontraŭ la rohinĝoj en aŭtuno 2017 vivis iom pli ol miliono da etnanoj.

Laŭ la nacia leĝo de ŝtateneco de Mjanmao de 1982 la rohinĝoj ne konsideratas kiel unu el 135 ŝtate akceptitaj enlandaj etnoj kaj do ne havas rajton je la ŝtateneco de Mjanmao.[2] Pro fortaj reprezalioj, perfortoj kaj murdoj aparte kontraŭ junaj etnanoj, jam ekde la 1970-aj jaroj sed forte plimultiĝintaj en 2017,[3] ekde aŭtuno 2017 almenaŭ miliono da etnanoj nun vivas en troplenigitaj kampadejoj de rifuĝintoj plejparte en Bangladeŝo, iom ankaŭ en aliaj landoj de sudokcidenta Azio.[4]

Pli ol 700 mil rohinĝoj forkuris trans la bangladeŝa landlimo en aŭgusto 2017, fuĝante de bruligita-tera kampanjo de la birma militistaro responde al atakoj de rohinĝaj batalantoj kontraŭ gvatejoj en la okcidenta parto de la ŝtato Raĥine. Enketo de la Unuiĝintaj Nacioj konkludis ke la kampanjo estis okazigita «kun genocida intenco», laŭ intervjuoj de postvivantoj kiuj prezentis multajn atestojn pri amasbuĉoj, eksterjuĝaj mortigoj, amasaj seksperfortoj kaj ekbruligoj de tutaj vilaĝoj.

La 10-an de decembro 2019 la Internacia Kortumo malfermis proceson, rilate akuzojn pri genocido kontraŭ Birmo pro la kruela subpremado de ĝia militistaro kontraŭ la rohinĝaj islamanoj. La aŭdiencoj fontas el proceso-peto prezentita en novembro 2019 en Hago de Gambio nome de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro. Gambio akuzas Birmon pri malobservo de la Konvencio pri genocido de 1948.

La 21-an de januaro 2020 la kortumo ordonis al Birmo fari «ĉion, kion ĝi povas» por malhelpi genocidajn agojn kontraŭ rohinĝaj islamanoj. Laŭtlegante la verdikton la kortuma prezidanto Abdulqawi Ahmed Yusuf diris ke «reala kaj tuja risko» de persekutado ankoraŭ minacas la rohinĝojn flanke de la armeo. La kortumo ordonis al Birmo certigi ke la respondeculoj estu respondecigitaj; certigi ke la armeo kaj ĉiu ajn aliancita grupo ne faru genocidajn agojn aŭ sin impliku en konspiron okazigi genocidon kontraŭ la rohinĝoj; restigi ĉiujn pruvojn rilate la krimojn kaj faciligi la revenon de la rohinĝoj en la ŝtaton Raĥine. Krome, la kortumo ordonis al Birmo prezenti raporton ene de kvar monatoj pri la agoj kiujn ĝi faras por observi la verdikton, kaj prezenti pluajn raportojn ĉiun sesan monaton poste.

La birma armeo estis defendita de Aung San Suu Kyi, la neoficiala ŝtatestro de Birmo. Pledante antaŭ la kortumo en sia oficiala rolo de ministro pri eksteraj aferoj, ŝi ripetis la aserton de sia registaro ke la armeo celis rohinĝajn batalantojn.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. "The Rohingya" Harvard Divinity School 2017 (angle)
  2. Jonathan Head: BBC News: What drives the Rohingya to sea? [angle: "Kio pelas la rohinĝojn en la maron?"], en BBC News, la 5-an de februaro 2009 (angle)
  3. komence de septembro 2017 jam estis 120 000, laŭ la brita gazeto The Guardian kiu citis nombrojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj tio nur estis la komenco (same angle)
  4. "Ni ja ne estas bestoj", artikolo pri rohinĝaj maristaj sklavoj en Sudorienta Azio en novaĵretejo de la germana televido ARD la 29-a de marto 2015, arkivigite (germane)