Rojo CulebroKulebro, aŭ Serpentorojo, estas natura kaj intermita akvofluejo de ĉirkaŭ 28 km de longo. Ties fludaŭro pasas je ĉirkaŭ 12 km sude de Madrido (Hispanio) kun formo de U. Ties akvokvanto varias depende el la sezono, atingante maksimumon en printempo kaj ĝi tute malaperas somere. Ties akvofluejo situantas inter altoj de 660 m ekflue kaj 550 m en elflue.

Rojo Culebro
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Madrida Regiono
vdr
Rojo Culebro

Karakteroj redakti

La rojo Kulebro ekfluas ĉe la Parko Polvoranca, en la municipa teritorio de Leganés (Madrido), je ĉirkaŭ 12 km sudoriente de Madrido. Ties akvofluo pluas en direkto sudoriente pasante norde de la municipa teritorio de Fuenlabrada, poste turnas al oriento dum limas inter la municipaj teritorioj de Getafe (norde) kaj de Pinto (sude). En la fina ero, la rojo Kulebro turnas nordoriente ene komplete en la municipa teritorio de Getafe kaj finfine enfluas en la rivero Manzanares, je ĉirkaŭ 13 km sudorente de Madrido.

Tiu rojo utilas por la irigacio de parkoj kaj ĝardenoj de la municipoj tra kiuj ĝi fluas kaj limas. Ĝi nomigas ankaŭ zonojn de rezidejoj nome Arroyo Culebro (Getafe) kaj kvartalo Arroyo Culebro (Leganés) kaj teknologiajn areojn de Getafe kaj Pinto. Parto de ties riverbordo estas loĝata de kanejoj kaj falfoliaj arbaroj.

Vidu ankaŭ redakti