Rokhirundoj estas la birdoj de la grupo de Ptyonoprogne, kiu estas genro de etaj paserinaj birdoj de la familio de hirundoj. Ĝi enhavas tri speciojn, kiuj, en taksonomia ordo, estas la jenaj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokhirundoj
Rokhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Ptyonoprogne
Specioj

P. rupestris
P. fuligula
P. concolor

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas specioj de rokmontaraj habitatoj, kvankam la tri ĉeestas ankaŭ homajn loĝejojn. La afrika Malhela rokhirundo kaj la sudazia Fulga rokhirundo estas enmigrantaj, sed la Rokhirundo estas parte migranta; birdoj kiuj reproduktiĝas en suda Eŭropo estas ege nemigrantaj, sed kelkaj nordaj reproduktuloj kaj plej parto de aziaj birdoj estas migrantaj kaj vintrumas en norda Afriko aŭ Barato.

La tri specioj de la genro Ptyonoprogne estas etaj hirundoj de brunaj supraj partoj, pli palaj subaj partoj sen brustozono, kaj kvadrata vosto kun blankaj punktetoj. Ili povas esti distingeblaj pro la grando, la koloro de la supraj kaj subaj partoj, kaj etaj plumdetaloj kiel la gorĝokoloro. Ili similaspektas al la Bordhirundo, sed estas pli malhelaj sube, kaj ne havas brustozonon.

Tiuj hirundoj estas similaj laŭ kutimoj kaj aspekto al aliaj aeraj insektomanĝantoj. La flugo estas rapida kaj lerta, kaj ili akrobatas malantaŭ la insektoj kiujn ili manĝas dumfluge. La larĝaj pintecaj flugiloj kaj blankaj "fenestroj" en la malferma vosto estas facile vidataj kiam la birdo flugas.

Tiuj specioj konstruas kovritajn nestojn el koto kolektita en siaj bekoj. Ili nestumas sub klifaj kornicoj aŭ en fendoj en siaj montaraj habitatoj, sed ili jam rapide adaptiĝis al artefaritaj klifoj havigataj de konstruaĵoj aŭ pontoj de aŭtoŝoseoj. Ili kutime ne formas grandajn reproduktajn koloniojn, sed estas gregemaj for de la reprodukta sezono.

Taksonomiaj notoj redakti

Tiuj tri specioj estis iam konsiderataj samspecifaj. La genro Ptyonoprogne estas ofte enmetita en pli granda genro de hirundoj nome Hirundo.

Referencoj redakti

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.