La Rokkalidro, CalidrisErolia ptilocnemis estas kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokkalidro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: [[Ĥaradrioformaj]] Charadriiformes
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: [[Calidris]] 'Calidris'
Specio: Rokkalidro 'Calidris ptilocnemis'
Coues 1873
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas norda tundro de arktaj marbordoj de Pacifiko en Alasko kaj la Aleuta kaj Pribilof insularoj. Tiu birdo reproduktiĝas ankaŭ en orienta Siberio, nome Kamĉatko kaj la insularo Kuriloj.

Tiuj birdoj migras suden al rokaj senglaciaj marbordoj de Pacifiko vintre. La diversaj subspecioj koincidas vintre, kiam pli da nordaj reproduktantoj pasas suden ol sudaj reproduktantoj. Ili povas formi grandajn arojn vintre. Ekzemple la Calidris ptilocnemis tschuktschorum kiu reproduktiĝas en Alasko, sed ankaŭ en orienta Siberio -duoninsulo Ĉukotko- je ĉirkaŭ 10,000 reproduktantoj, kiuj migras kun la tuta loĝantaro unue al Alasko aŭtune kaj poste iom pli sude kie koincidas kun aliaj subspecioj. La entuta loĝantaro de la specio estas pli ol 160,000 birdoj.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj havas mallongajn flavajn krurojn kaj mezmaldikan malhelan bekon. La korpo estas malhela supre kun violaj nuancoj -dorse kaj krone-kaj ĉefe blanka sube. La brusto estas grizmakulita kaj la pugo estas nigra. La subspecio de insularo Pribilof montras nigran ventran makulon.

Kutimoj redakti

La reproduktanta paro estas kutime monogama, kaj la paro kutime daŭras kelkajn jarojn. Ili konstruas neston surplanke ĉu sur rokoj ĉu en malsekaj malaltaj lokoj. La masklo faras kelkajn truojn; la ino elektasunu kie demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas, sed nur la masklo zorgas la idojn.

Tiuj birdoj manĝas en rokaj marbordoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, moluskojn, marvermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo. Ĝi ofte eniras en akvon ĝis la brusto kaj ofte naĝas. Ĝi ripozas en rokoj ĉe siaj manĝajoj supre la linio da alta tajdo.

Referencoj redakti