La roklando de Dahn (germane: Dahner Felsenland) estas pejzaĝo en la distrikto Südwestpfalz (Rejnlando-Palatinato). Ĝi situas en la nordokcidento de la Vasgovio, mezmontaro, de la sudokcidento de la Palatinata Arbaro kaj la norda parto de la Vogezoj. En la roklando de Dahn ekzistas multaj rokformacioj de la grimpregiono Südpfalz.

Roklando de Dahn
Geografia regiono
Dahn-Annweiler roklando (oranĝo) ene de la Palatinata Arbaro
Dahn-Annweiler roklando (oranĝo) ene de la Palatinata Arbaro
Dahn-Annweiler roklando (oranĝo) ene de la Palatinata Arbaro
naturregiono [+]

LandoGermanio

Supermara alteco358 m ü. NHN [+]
- koordinatoj49° 8′ 18″ N, 7° 50′ 3″ O (mapo)49.138237.83418Koordinatoj: 49° 8′ 18″ N, 7° 50′ 3″ O (mapo)


Roklando de Dahn (Rejnland-Palatinato)
Roklando de Dahn (Rejnland-Palatinato)
DEC
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio

Map
Roklando de Dahn
Vikimedia Komunejo:  Dahner Felsenland [+]
vdr
Teufelstisch
burgo-grupo
Burgo Berwartstein

La pejzaĝo estas preskaŭ identa kun la samnoma komunumaro, kiu konsistas el la urbo Dahn kaj 14 vilaĝoj. La roklando de Dahn estas parto de la naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi situas inter 200 (valoj) kaj 400 m alteco (montoj). Ĝi estas deakvigata de la rivero Lauter, kiu ĉi tie ĉe sia supra parto nomiĝas Wieslauter, al la Rejno.

Vidindaĵoj redakti

En la roklando de Dahn troviĝas 16 burgoj respektive burgruinoj kaj multaj rokformacioj el sabloŝtono, kiuj estas uzataj por sportogrimpado. Inter la burgoj la burgogrupo Dahn Altdahn, Grafendahn kaj Tanstein, Berwartstein kaj Drachenfels estas la plej famoj.

Eksteraj ligiloj redakti