La Roko Alhucemas estas insuleto ĉe la okcidenta Mediteraneo, kiu apartenas al Hispanio kaj ĝi troviĝas ĉe la samnoma golfeto, je 300 m de la marbordo de Maroko kaj je 84 km de la plej proksima hispana teritorio, Melilo. Ĝi kaj du aliaj neloĝataj insuletoj (Ter-insulo kaj Mar-insulo) apenaŭ je 50 metroj de la marbordo, kaj je 800 kaj 900 m distance de la roko, estas la insuloj Alhucemas.

Roko Alhucemas
insulo • marfortikaĵo
insulo • marfortikaĵo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco27 msnm [+]
Koordinatoj35° 13′ N, 3° 53′ U (mapo)35.2135-3.8895Koordinatoj: 35° 13′ N, 3° 53′ U (mapo)
- koordinatoj35° 13′ N, 3° 53′ U (mapo)35.2135-3.8895Koordinatoj: 35° 13′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Plej alta punkto 
- alteco27 msnm

Longo170 m
Larĝo86 m
Areo0,015 km² (2 ha) [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]

Roko Alhucemas (Hispanio)
Roko Alhucemas (Hispanio)
DEC
Map
Roko Alhucemas
Vikimedia Komunejo:  Peñón de Alhucemas [+]
vdr
Vido de la roko Alhucemas ekde maroka marbordo

Ĝi havas 170 metrojn longe kaj 86 larĝe, kun surfaca areo de 0,15 km² kaj pleja alteco je 27 metroj en la norda parto. Ĝi havas konstruaĵojn el diversaj epokoj, restaĵoj de fortikaĵoj kaj aliaj. Ĝi havas preĝejon, lumturon, plurajn domojn, havenon kaj fortikaĵon kun keloj. Ĝi ankaŭ havas akvujon kiu periode estas plenigata per akvo alportita per ŝipo ekde la iberia duoninsulo. Ĝi estas la ŝnurumpunkto de pluraj submaraj kabloj ligitaj al Melilo, Ceŭto kaj la Iberia Duoninsulo. Ĝi estas plentempe gardata de militistaj fortoj de Melilo. Ligita al la ĉefa insulo per ponteto troviĝas la eta insulo nomata La Pulpera, kiu antaŭe funkciis kiel tombejo. La insulo iam gastigis 350 personojn.