Rokogrimpado estas aktiveco en kiu partoprenantoj grimpas supren, suben aŭ tra naturaj rokaj formaĵoj aŭ artefaritaj grimpomuroj. La celo estas atingi la pinton de formaĵo aŭ la finpinto de kutime antaŭ-difinita vojo sen fali. Pro la longo kaj etenda rezisto postulita kaj ĉar akcidentoj pli verŝajne okazas descence ol ascende, rokogrimpistoj kutime ne grimpas reen la saman vojon suben. Estas tre rara por rokogrimpistoj grimpi suben, ĉefe ĉe plej grandaj multoblaj grimpovojoj (klasoj III- IV kaj /aŭ mult-tagaj gradoj IV-VI). Profesiaj rok-grimpaj konkurencoj havas la celojn ĉu kompletigi la vojon plej rapide eble aŭ atingi la plej malproksiman pinton sur opliiĝanta malfacila vojo. Montogrimpado, alia aktiveco kiu inkludas grimpadon de montetoj kaj similaj formaĵoj, estas simila al rokgrimpado. Tamen, rokogrimpado estas ĝenerale diferencita pro necesa uzado de manoj por subteni la pezon de la grimpisto same kiel por havigi ekvilibron.

Rokogrimpado
speco de sporto
grimpado
Fakoj
traditional climbing • sporta grimpado • big wall climbing • blokgrimpado • aid climbing • multi-pitch climbing • free solo climbing
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Rokogrimpisto.
Rokogrimpado.

Rokogrimpado estas fizike kaj mense postulema sporto, kiu ofte testas la forton, reziston, lertecon kaj ekvilibron de la grimpisto kun mensa kontrolo. Ĝi povas esti danĝera aktiveco kaj kono de propraj grimpoteknikoj kaj uzadon de specializita grimpekipado estas ŝlosila por la sekura finigo de vojoj. Pro la ampleksa gamo kaj vario de rok-formaĵoj tra la tuta mondo, rokogrimpado estis separata en kelkaj diferencaj stiloj kaj sub-fakoj.[1]

Referencoj redakti

  1. The Mountaineers Books. (2010) Mountaineering: The Freedom of the Hills, 8‑a eldono, Swan Hill Press, p. 592. ISBN 9781594851384. OCLC 688611213.

Bibliografio redakti

  • Long, John. (1998) How to Rock Climb! (How to Rock Climb Series). Helena, Mont: Falcon. ISBN 1-57540-114-2.

Vidu ankaŭ redakti