Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rolando.

RolandRolando (prononce [ʁɔ.lɑ̃]; en malnovfranka lingvo: *Hrōþiland; en mezepoka latino: Hruodlandus aŭ Rotholandus; en itala: Orlando aŭ Rolando; mortinta la 15an de aŭgusto 778) estis franka militestro sub Karolo la Granda kiu iĝis unu el la ĉefaj figuroj de la literatura ciklo konata kiel Afero de Francio (ankaŭ nomita Karolida ciklo). La historia Rolando estis militista guberniestro de la Bretona Markolando, responsa por la defendo de la landlimo de Francio kontraŭ la Bretonoj. Lia nura historia atestilo estas en la verko de Eginhardo nome Vita Karoli Magni, kiu notas, ke li estis parto de la franka ariergardo mortigita de ribelaj eŭskoj en Iberio en la Batalo de Roncesvalo.

Roland
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 736 (0736-11-30)
Morto 15-an de aŭgusto 778 (0778-08-15) (41-jaraĝa)
en Roncesvalles
Mortokialo mortis en batalo
Ŝtataneco Franka imperio
Familio
Amkunulo Aude
Okupo
Okupo kavaliro
vdr
La morto de Rolando kaj de liaj homoj.

La historio de la morto de Rolando en Roncesvalo estis plibeligita en posta mezepoka kaj renesanca literaturoj. La unua kaj plej fama el tiuj eposaj traktadoj estis la malnovfranca La Chanson de Roland de la 11a jarcento.

Du masjtroverkoj de la poezio de la Itala Renesanco, nome Orlando Innamorato kaj Orlando Furioso (de Matteo Maria Boiardo kaj Ludovico Ariosto), estas eĉ pli for el la historio ol la pli fruaj Chansons, simile al la posta Morgante de Luigi Pulci. Rolando estas poezie asocia kun sia glavo Durandal, sia ĉevalo Veillantif, kaj sia olifanta sonkorno.

George Frideric Handel verkis en 1733 la operon Orlando pri la rolulo enamiĝinta malespere de la pagana princino Angelika. Fine de la 17a jarcento, la franca baroka komponisto Jean-Baptiste Lully verkis operon titolitan Roland, bazitan sur la historio de la titolrolulo.

Bibliografio redakti

  • Lojek, A. – Adamová, K.: "About Statues of Rolands in Bohemia", Journal on European History of Law, Vol. 3/2012, No. 1, s. 136–138. (ISSN 2042-6402).
  • Adriana Kremenjas-Danicic (Eld.): Roland's European Paths. Europski dom Dubrovnik, Dubrovnik 2006 (ISBN 953-95338-0-5).
  • Susan P. Millinger, "Epic Values: The Song of Roland", in Jason Glenn (eld), The Middle Ages in Texts and Texture: Reflections on Medieval Sources (Toronto, University of Toronto, 2012).