Roland Dumas

franca advokato kaj politikisto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dumas.

Roland DUMAS (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1922 en Limoges (Haute-Vienne), mortis la 3-an de julio 2024 en Parizo) estis franca advokato kaj politikisto.

Roland Dumas
Roland Dumas, en la jardeko de 1980.
Roland Dumas, en la jardeko de 1980.
Persona informo
Roland Dumas
Naskonomo Roland Léon Louis Dumas
Naskiĝo 23-a de aŭgusto 1922
en Limoges, Francio
Morto 3-an de julio 2024 (2024-07-03)
en 4-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Londona Lernejo de Ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialista Partio
Subskribo Roland Dumas
Familio
Patro Georges Dumas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Christine Deviers-Joncour (mul) Traduki
Nahed Ojjeh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
membro de Franca rezistado
advokato
diplomato
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Juro kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
6-a prezidanto de la Konstitucia Konsilio
Dum 8-a de marto 19951-a de marto 2000
Antaŭulo Robert Badinter
Sekvanto Yves Guéna (prezidanto)
Monique Pelletier (membro)
Ŝtatministro, ministro pri eksteraj aferoj
12-a ministro pri eksteraj aferoj de la 5-a Respubliko
Dum 10-a de majo 198828-a de marto 1993
Sekvanto Alain Juppé
Ministro pri eksteraj rilatoj
10-a ministro pri eksteraj aferoj de la 5-a Respubliko
Dum 7-a de decembro 198420-a de marto 1986
Sekvanto Jean-Bernard Raimond
Ministro delegita ĉe la ministro pri eksteraj aferoj, Komisiita pri eŭropaj aferoj
Dum 18-a de decembro 19837-a de decembro 1984
Sekvanto Catherine Lalumière
Deputito de Gironde, Deputito de Dordogne
Dum 2-a de aprilo 1973, 21-a de junio 19812-a de aprilo 1978, 28-a de marto 1993
Deputito de la Corrèze
Dum 12-a de marto 196730-a de junio 1968
Deputito de la
Haute-Vienne
Dum 19-a de januaro 19569-a de oktobro 1962
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Proksima de François Mitterrand, li estis plurfoje ministro, pri eksteraj rilatoj de 1984 ĝis 1986 kaj pri eksteraj aferoj de 1988 ĝis 1993. Li poste prezidis la Konstitucian Konsilion de 1995 ĝis 2000.

Biografio

redakti

Prezidanto de la Konstitucia Konsilio

redakti

En 1995, du monatojn antaŭ la fino de la dua mandato de François Mitterrand, Roland Dumas estis nomumita de la prezidanto de la Respubliko prezidanto de la Konstitucia Konsilio.

Juĝaj kaj amasinformilaj aferoj

redakti

Ekde 1997, li estis citita en la aferoj de la petrol-industria firmao "Elf" kaj de "fregatoj de Tajvano", pri la rolo ludita de sia amorantino Christine Deviers-Joncour. Li decidis provizore interrompi sian oficon de prezidanto de la Konstitucia Konsilio la 24-an de marto 1999, poste li estis devigita demisii la 1-an de marto 2000.

Kondamnita unue al ses monatoj da firma malliberigo kaj du jaroj kun prokrasto, li fine estis agnoskita senkulpa pri ĉio, kio kondukis lin al juĝado[1].

Ankaŭ persekutita pro kompliceco de fidotrompo, en la heredo de la skulptisto Alberto Giacometti, kies testamenta plenumanto li estis, Roland Dumas estis kondamnita, definitive al dek du monatoj da malliberigo kun prokrasto kaj 150 000 eŭroj da monpuno sekve de la forĵeto de lia apelacio al la Kasacia Kortumo la 10-an de majo 2007[1].

Okaze de la franca prezidanta baloto de 2007, li subtenis la socialisman kandidatinon Ségolène Royal.


En decembro 2010, li okupis la amasinformilojn kaj la politikan mondon, irante dum kelkaj tagoj al Eburbordo kun sia kolego Jacques Vergès por defendi la elirantan prezidanton Laurent Gbagbo, kiu kontestis la venkon de Alassane Ouattara en la prezidanta baloto de 2010, agnoskita de sendependa balota komisiono kaj de preskaŭ la tuto de la internacia landaro[1]. Laŭ la gazeto Libération, Dumas estus konvinkita iri tien de Marcel Ceccaldi, konsilanto de pluraj afrikaj ŝtatestroj, jura konsilanto de la dekstre ekstremisma politika partio Front National kaj eksa proksimulo de Jean-Marie Le Pen[2].

Detalo de mandatoj kaj oficoj

redakti

Mandato de deputito

redakti

Lokaj mandatoj

redakti

Registaraj oficoj

redakti

Eldonoj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Dominique Loeillet, « Biografio Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine », en la interretejo lci.tf1.fr, la 20-an de januaro 2011
  2. La Côte-d'Ivoire, nouveau terrain de jeu de l’extrême droite française?. Droites Extrêmes (Le Monde.fr) (la 7-an de januaro 2011). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita la 18-an de januaro 211 .
  3. Federacio de la Socialisma kaj Demokrata Maldekstro