Romániai Magyar Szó

Romániai Magyar Szó (Rumania Hungara Vorto) estis tutlanda hungarlingva politika ĵurnalo aperinta en Bukareŝto, Rumanio inter 1-a de septembro 1947 kaj 31-a de marto 1953. Ĝia nova titolo de tiam estis Előre (Antaŭen).

Redaktoraro redakti

Ĝiaj respondecredaktoroj estis Imre Robotos, de 1957 Dezső Szilágyi; la vicĉefredaktoroj laŭ kronologio estis: Kőműves Géza, Jakab Antal, Kenyeres Pál. Ĝiaj kunlaborantoj estis preskaŭ ĉiuj rumaniaj hungaraj verkistoj. En ĝia redaktoraro laboris: Bárdos László, Beke György, Bodor Pál, Deák Tamás, Dimény István, Domokos Géza, Horváth Imre, Korda István, Kovács György, Lőrinczi László, Majtényi Erik, Páll Árpád, Szász János, Szilágyi András, Tamás Gáspár, Tomcsa Sándor.

Denove la malnova titolo: Romániai Magyar Szó redakti

La 23-a de decembro 1989 fariĝis nova redaktoraro (Gábor Cseke, János Gyarmath, Zsuzsa Kiss, Árpád Nits, László Székely). De 20-a de marto 1990 aperas kiel ĉefredaktoro János Gyarmath, vicĉefredaktoro László Székely, de novembro 1994 Imre Ferencz. Ĝia redaktorara ĉefsekretariino estis ĝis sia morto de 20-a de marto 1990 Zsuzsa Kiss (26-a de aprilo 1993). Ĝiaj redaktoroj estis: Barna Bodó, Gábor Cseke, Levente Deák, Barna Marosi, Győző Román, Lajos Sike. Kunlaborantoj en Arad Zoltán Juhász, Ilona Péterszabó, en Bistriţa Ilona Guther M. , en Braŝovo Demeter J. Ildikó, Tóásó Áron Zoltán, en Miercurea Ciuc József Birtók, Daczó Dénes, en Deva Deák Levente, en Kluĵo Ferenc Csomafáy, Réka Kisgyörgy, László Miklós , Román János, en Târgu Mureş Bögözi Attila, en Baia Mare Farkas E. Zoltán, en Aiud Györfi Dénes, en Oradea Tímea Józsa, Zoltán Barabás, en Reşiţa Makay Botond, en Sfântu Gheorghe Éltes Enikő, Flóra Gábor, István Imreh S., András B. Kovács, en Satu Mare (poste en Gheorgheni) Éva Emese Gál, pli malfrue Sike Lajos, en Odorheiu Secuiesc István Oláh, en Timişoara Ferencz Károly, Gazda Árpád, Pataki Zoltán, en Zalău Fejér László. Ĉefkunlaboranto estis István Zsehránszky. Ĝiaj regulaj publicistoj estis Anna Halász kaj János Szász. Ĝi ĉesis la fino de jaro 2005 kaj reaperis kun titolo Új Magyar Szó.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti